[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

La blanka malsano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La blanka malsano
Triakta dramo en 14 bildoj
La blanka malsano Triakta dramo en 14 bildoj
La blanka malsano
Triakta dramo en 14 bildoj
Aŭtoro Karel Čapek
Eldonjaro 1938
Urbo Olomouc
Eldoninto Moraviaj Esperanto-Pioniroj
Paĝoj 100
vdr

La blanka malsano subtitolita Triakta dramo en 14 bildoj, estas teatraĵo de Karel Čapek, Esperantigita fare de Theodor Kilian. La verko estis eldonata de Moraviaj Esperanto-Pioniroj el Olomouc en la jaro 1938.

Citaĵo
 La temo estas la problemoj de la nuna mondo kiuj gvidas al la mondmilito kaj la homoj kiuj rezistas al la venanta milito. La aŭtoro pripensas iun povan epidemion, specon de lepro kiu furiozas inter la homoj pli aĝaj ol 45 jaroj. Iu kuracisto eltrovas la kuracilon sed li volas malkaŝi ties kemian kunmetaĵon nur tiam se la gvidantoj de la homaro konsentos forigi la armilojn kaj efektive faros neebla la pluan militadon. Drama lukto sceniĝas inter la potencaj gvidantoj kaj la sola kuracisto kiu tamen en sia rifuzo kuraci la potenculojn estas same senindulga kiel tiuj en la gluiĝo al siaj ideoj. La fino de la dramo alportas neniun solvon kiel la aŭtoro diras "ni ne povas solvi ĝin per vortoj kaj ni devas lasi la solvon al historio". La dramo abundas en streĉe tragikaj scenoj plenaj de profunde homaj vibradoj. La traduko estas senriproĉa. 
— Historio de Esperanto, volumo 3, p. 952-953
Citaĵo
 Ekzistas eldonejoj Esperantaj de tre diversaj specoj. Jen unu, ekzemple ŝajnas havi precipe poezian etoson, jem alia fakumas pri libroj por intelektaj lamuloj. La eldonejo Moraviaj Esperanto-Pioniroj precipe eldonas verkojn, kiuj indas la atenton de normale inteligentaj homoj kun intereso pri la aktuala socimondo.

La jena triakta dramo de la mondfama nuntempa ĉeĥa verkisto Karel Ĉapek, kiun oni prezentis lastatempe en Londono sub la titolo The Power and the Glory, estas tipa je la lastatempaj eldonaĵoj de M.E.P. kaj estas denove pruvo pri la kapablo de sia aŭtoro rilate al dramoj birdokule perceptitaj en la aktuala homara vivo. La intrigo estas bazita sur la fantazia supozo, ke iu pacifista kuracisto, eltrovinta kuracilon por novspeca lepro rapide mortiganta la tutan homaron, rifuzas pormone aŭ porfame konigi kaj uzigi sian kuracilon, kaj konsentos kuraci la riĉulojn kaj eminentulojn de la mondo nur, se ili konsentos forigi ĉiajn militpreparojn kaj militilojn kaj starigi pacon sur la tero. La baza supozo estas fantazia, sed la drama ellaboro pri la utopia ĉantaĝo estas tiel realece farita, ke la leganto sentas nur la aktualecon de la karakteroj kaj la situacioj. Tiaj tipoj, oni sentas, estas de nia mondo, tiajn diktatorojn mi konas, tiajn filistrajn kuraciston, tiajn patrojn, patrinojn, gefilojn, nur la pacifista ĉantaĝanto fantazie, utopie, prenadas ĉiam la traan fadenon alimondan. La dramo ekscite evoluas ĝis sia kulmino, kaj tuj poste la aŭtoro abrupte lasas fali la fadenon, kaj finas la dramon per sceno inda je komparo kun la talento de SwiftAnatole France.

Verko egale interesa por pacifisto kaj por tiu, kiu akceptas la nunan mondon. 
— K. R. C. STURMER. La Brita Esperantisto - Numero 397, Majo (1938)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]