Kukolagloj
Aspekto
Kukolagloj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La kukolagloj aŭ Aviceda estas genro de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. La genro havas disvastigatan distribuadon el Aŭstralio al suda Azio kaj en Afriko.
Elstara kresto estas karaktero de kukolagloj. Ili havas du dentecajn elstaraĵojn ĉe la bordo de la supra bekomakzelo.
La ĝenerala bluecgriza koloro kaj strieco en subflugiloj similaspektas iel al kukoloj, de kio devenas la komuna nomo kukolagloj.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Aviceda cuculoides Swainson - Afrika kukolaglo
- Aviceda jerdoni Blyth - Jerdona kukolaglo
- Aviceda leuphotes Dumont - Nigra kukolaglo
- Aviceda madagascariensis Smith - Madagaskara kukolaglo
- Aviceda subcristata Gould - Pacifika kukolaglo aŭ Kresta kukolaglo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|