Kruro
- Tiu paĝo devus temi pri homa kruro. Pri kruro ĝenerale temas paĝo kruro (alia). Eble tiu paĝo devus nomiĝi homa kruro kaj kruro estus paĝo por kruro ĝenerale.
- Krurojn havas ankaŭ tablo aŭ seĝo.
Kruro | |
---|---|
Flanka aspekto de dekstra kruro
| |
chiral organism subdivision type • klaso de anatomia unuo | |
latine | crus aŭ membrum inferius |
MeSH | Leg |
Kruro estas komunlingve suba (aŭ malantaŭa) membro de homo aŭ aliaj bestoj (latine: membrum inferius).
En anatomia faklingvo (kaj foje ankaŭ komunlingve[1]) ĝi estas nur la suba parto de tiu membro, de la genuo ĝis la piedo (latine: crus).
Kelkaj[2] ankaŭ uzas la ne-oficialan vorton "gambo" por la tuta suba membro de homo, sed multaj[kiu?] konsideras tiun vorton evitinda, ĉar ĝi estas nenecesa anstataŭigo de "kruro". Aliaj[kiu?] opinias la enkondukon necesa ĉar per kruro oni ne scias kion oni celas, ĉu la tutan gambon aŭ nur la suban parton.
La suro estas muskola elstaraĵo ĉe la malantaŭa parto de la kruro kaj sub la genukavo aŭ poplito.
Helpiloj por faciligi paŝadon en la kazo de suraj doloroj aŭ kruro en gipsbandaĝo estas jenaj: promenbastono, lambastono, rulapogilo.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri kruro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ Atakis teruro, ektremis la kruro. ” „ Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro. ” „ Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj. ”
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Razitaj kruroj de virino
-
Kruroj de viro kaj virino
-
Krura muskolaro: Profunda fleksoro de la kruro
-
Kruro muskolaro: Ekstensoro de la kruro
-
Krura muskolaro: Supraĵa fleksoro de la kruro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Reta Vortaro: la ĉefa signifo de kruro estas "Parto de suba membro de animalo, ekde genuo ĝis piedo"
- ↑ gambo en PIV kaj ReVo.
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-09.