[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Krestomatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krestomatio estas kolekto de prozaj kaj poeziaj pecoj, kompilita laŭ instrua vidpunkto. Ili malfacile distigiĝas el legolibroj, teorie la ĉefa diferenco estas ke legolibroj enhavas tekstojn originale kreitaj kun instrua celo, dum krestomatio kolektas nepre literaturaĵojn, sed en la praktiko, multaj legolibroj enhavas literaturajn verkojn.

En Esperanto estas la famaj Fundamenta Krestomatio de L.L. Zamenhof kaj Nova Esperanta Krestomatio de William Auld. Hendrik Bulthuis kompilis naŭ krestomatiojn por lernado de Esperanto plejparte por nederlandanoj.

Listo de Esperantaj Krestomatioj

[redakti | redakti fonton]

Pri Krestomatio por infanoj kaj komencantoj

Citaĵo
 Bonega kaj aplaŭdinda ideo kunigi en krestomation la infanan literaturon

de la tuta mondo : naciaj fabeloj, infanaj rakontoj, enigmoj, fabloj, spritaĵoj, proverboj, k. t. p. Tiamaniere per Esperanto oni povas plivastigi la horizonton de infanoj, kiuj estas la homoj de restonto.

Rimarkinda la sciigo aldonita de la aŭtoro al la unua kajero : « Oni petas pri alsendo de artikoloj por la sekvantaj kajeroj de tiu ĉi krestomatio, rekte al Romano Frenkel, Enisejsk, (Rusujo-Siberujo). 40 % de la pura profito estos dividita inter la kunlaborantoj proporcie de ilia enpresita teksto. » 
— Belga Esperantisto n041 (mar 1912)

Pri Eta Krestomatio

Citaĵo
 Interesa kaj simpla legaĵo por kursanoj kiuj pasis la komencan stadion, grandaparte prenita el verkoj de diversaj aŭtoroj kaj gazetartikoloj. Iomete tendenca, tamen pri gustoj oni ne diskutu : cetere tre diversspeca, kun io por ĉiu. Entute rekomendinda. 
— La Brita Esperantisto - Numeroj 503-504 mar-apr 1946

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.