Komerca ŝiparo
Aspekto
(Alidirektita el Komerca floto)
Komerca ŝiparo aŭ komerca floto estas la aro da komercaj ŝipoj, kiuj estas registritaj en specifa lando.
Ŝipspecoj de la komerca ŝiparo estas ĉefe kargoŝipoj ĉiaspecaj, ŝipoj por pasaĝertransporto (pramoj kaj krozŝipoj), sed ne ŝipoj por profundmara fiŝkaptado. Detale, nur tiuj marŝipoj apartenas al la komerca ŝiparo, kiuj estas klasigitaj kaj enskribitaj en la ŝipregistro de sia lando. Komercmara ŝipo montras la flagon de la ŝtato en kiu ĝi estas registrita kaj estas submetita al sia impostaj, mediaj kaj laboraj regularoj.
La komerca flago de kelkaj ŝtatoj montrataj sur ŝipoj diferencas de ilia nacia flago.
Lando | milionoj da kruda tunaro
(stato en 2013) |
Nombro de ŝipoj
(stato en 2016) |
---|---|---|
Panamo | 215.9 | 6 517 |
Liberio | 124.1 | 3 036 |
Marŝala Insularo | 90.3 | 2.681 |
Honkongo | 85.3 | 2.271 |
Singapuro | 67.6 | 2.208 |
Malto | 49.6 | 1 757 |
Bahamoj | 48.2 | 1.132 |
Grekio | 41.5 | 1 044 |
Ĉinio | 41 | 2.818 |
Kipro | 29.3 | 829 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ teksto "Grandeco de ŝipoj de la komercaj flotoj laŭ flagŝtatoj, stato fine de 2013, germane
- ↑ DMKN "Evoluo de la Monda Komerca Floto 2016" (en formato PDF), germane. Arkivita el la originalo je 2022-08-11. Alirita 2022-05-15 .