Kataluna Esperanto-Junularo
Kataluna Esperanto-Junularo | |
---|---|
Joventut Catalana d'Esperanto | |
Lando | Katalunio |
Fondiĝo | neformale fine de la 1970-aj jaroj, formale en 1985 |
Prezidanto | Jordi Calafí ekde oktobro 2022, pri pliaj estraranoj vidu la tekston |
Interretejo | www |
Kataluna Esperanto-Junularo (katalune: Joventut Catalana d'Esperanto) estas la junulara Esperanto-organizo en Katalunio. Neformale fondita fine de la 1970-aj jaroj, ĝi formale ekfunkciis en 1985 kiel sekcio de Kataluna Esperanto-Asocio kaj ekeldonis la "revujon" Kata Luno. En 1988 ĝi fariĝis Landa Sekcio de TEJO. Inter 1990 kaj 1993 ĝi publikigis la revuon Freqüències (Revista de llengües i pobles) en la kataluna. En la 1990-aj kaj fruaj 2000-aj jaroj multaj el ĝiaj membroj estis konscienc-obĵetantoj kaj pluraj aktivis en la kontraŭkonskripcia movado, tiel ke en 2004 nur unu kataluna membro de Kataluna Esperanto-Junularo estis militservinta.[1]
Post vigla aktivado ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj, ĝi stagnis ĝis ĉirkaŭ la jaro 2000, kiam nova estraro estis elektita kaj kelkaj klopodoj revigligi la asocion kaj eldoni novan revuon estis organizitaj. En tiu senso kelkaj renkontiĝoj estis organizitaj, interalie kun la kunlaboro de trinkejo Badlands en Barcelono. Poste, ekde 2005, nova generacio de aktivuloj el Katalunio kaj Valencilando relanĉis la organizon, organitzante interalie pliajn kaj tre sukcesajn renkontiĝojn.
Nuna estraro
[redakti | redakti fonton]Ekde oktobro 2022:[2]
- Jordi Calafí: Prezidanto
- Siru Laine: 1a vicprezidantino
- David Ruíz: 2a vicprezidanto
- Jordi Solsona: ĝenerala sekretario
- Pol Jiménez: kasisto
- Òscar Hernández: Komitatano A en TEJO
- Lucía M. Fernández: Sociaj Retejoj
2019-2022: Antoni Gimeno, Jordi Calafí, Òscar Hernández, Maria Sánchez i Jesús García
Prezidintoj
[redakti | redakti fonton]- Òscar Puig i Cánovas (1985)
- Hèctor Alòs i Font (1986-1987)
- Gemma Armadans i Gil (1988-1993?)
- Lluís Garcia i Casademunt (?-2005)
- Lluís Batlle i Rossell (2006)
- Jordi Aromí i Martos (2007-2008)
- Anna Raventós i Gascon (2008-)
- Krishna Sivillà i Rubio (2016-2019)
- Antoni Gimeno i Cortés (2019-2022)
- Jordi Calafí (2022-)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Felip Artero kaj Hektor Alos, «Ŝako al armeo», Kontakto 143, 1994, p. 4-7, 13.
- ↑ informo pri la estraro elektita en oktobro 2022 en la retejo facebook, kun fotetoj de ĉiuj estraranoj