Kaibutsu
Kaibutsu | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 怪物 |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 17 maj. 2023, 2 jun. 2023, 22 jun. 2023, 30 jun. 2023, 7 jul. 2023, 14 sep. 2023, 21 sep. 2023, 29 sep. 2023, 4 okt. 2023, 7 okt. 2023, 8 okt. 2023, 11 okt. 2023, 16 okt. 2023, 28 okt. 2023, 31 okt. 2023, 12 nov. 2023, 22 nov. 2023, 29 nov. 2023, 7 dec. 2023, 22 dec. 2023, 27 dec. 2023, 15 mar. 2024, 21 mar. 2024 |
Ĝenro | drama filmo, suspensa filmo |
Reĝisoro(j) | Hirokazu Koreeda |
Produktisto(j) | Genki Kawamura |
Scenaro | Yūji Sakamoto |
Muziko de | Ryuichi Sakamoto |
Rolantoj | Sakura Andō • Eita Nagayama • Soja Kurokaŭa • Hinata Hiiragi • Akihiro Kakuta • Nakamura Shidō II • Yūko Tanaka • Ryuichi Sakamoto • Mitsuki Takahata |
Produktinta firmao | Toho Gaga Corporation Fuĵi-Televido AOI Pro. |
Honorigoj | Queer Palm • Best Screenplay Award (Cannes Film Festival) |
IMDb | |
Kaibutsu (japane 怪物, en traduko "monstro") estas japana drama filmo el 2023 reĝisorita de Hirokazu Koreeda laŭ scenaro verkita de Juĝi Sakamoto. Ĝi ĉefroligas la aktorinon Sakura Andō kiel patrino kiu alfrontas instruiston post rimarkado de ĝenaj ŝanĝoj en la konduto de ŝia filo. La kineja publiko spertas la gravajn eventojn en la tagoj post fajro de multetaĝa loĝdomo trifoje sinsekve – unufoje el la perspektivo de la patrino, poste de la instruisto kaj fine la filo. Koreeda uzas la epizodan formon por montri ne nur al siaj roluloj, sed ankaŭ al la publiko, kiel oni preskaŭ neeviteble saltas al tro rapidaj konkludoj, precipe sub premo – kaj kiajn fatalajn sekvojn tio povas havi.
La filmo markas la unuan tempon kiam Koreeda reĝisoris filmon, kies scenaron li mem ne verkis ekde Maboroŝi no Hikaro de 1995. Kaibutsu havis sian mondpremieron ĉe la 76-a Festivalo de Cannes la 17-an de majo 2023,[1] kie ĝi konkuros por la Ora Palmo. En kinejoj de Japanio ĝi ekvideblos la 2-an de junio 2023.
Rolantaro
[redakti | redakti fonton]- Sakura Andō (安藤サクラ) kiel Saori, unuopa patrino de Minato
- Eita Nagayama (Eita Nagajama, 永山 瑛太, kutime nur Eita) kiel Hori, la klasĉambra instruisto de Minato kaj Eri
- Soya Kurokawa (Soja Kurokaŭa, 黒川想矢) kiel Minato, la filo de Saori
- Hinata Hiiragi (柊木陽太) kiel Eri, samklasano kaj amiko de Minato
- Mitsuki Takahata (Micuki Takahata) kiel Hirona, la amantino de Hori
- Akihiro Tsunoda (Akihiro Cunoda) kiel Shoda (Ŝoda), la vicrektoro de la bazlernejo en kiu Minato kaj Eri estas lernantoj
- Shidō Nakamura (Ŝido Nakamura) kiel Kiyotaka (Kijotaka), unuopa patro de Eri
- Yūko Tanaka (Juko Tanaka) kiel Fushimi (Fuŝimi), bazlerneja direktorino
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ la ĉefaktoroj de la filmo Kaibutsu kun Hirokazu Koreeda la 18-an de majo 2023 sur la ruĝa tapiŝo de la Festivalo de Cannes
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- filmeta prezento kaj naŭ scenaj fotoj en la retejo kino-zeit.de (germane)
- kaj filma recenzo post la oficiala premiero en Cannes (germane)
- filma recenzo jen de la gazeto Libération, la 17-an de majo 2023, plene nur por abonantoj (france)
- kritiko en la retejo cinemateaser.com, la 17-an de majo 2023 Arkivigite je 2023-05-21 per la retarkivo Wayback Machine (france)