Károly Martiny
Aspekto
Károly Martiny [kAroj martini], laŭ hungarlingve kutima nomordo Martiny Károly estis hungara inĝeniero.
Károly Martiny [1] naskiĝis la 16-an de marto 1891 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de decembro 1979 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Martiny akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1912. Ĝis 1915 li laboris en Germana Regno, poste li soldatiĝis, eĉ li estis militkaptito. Hejmenveninta en 1920 li laboris 3 jardekojn en minejoj ĉe Salgótarján. Ekde 1949 li havis postenon en ministerio pri industrio, kie li respondecis pri minado en Komló. Inter 1951-1958 li laboris en instituto pri minejoj. Li okupiĝis ĉefe pri maŝinaro en minejoj. Li ricevis premion Kossuth en 1950.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Szénelőkészítő eljárások (1952)
- Bányászati kézikönyv (1959) - volumo en la manlibro