Julian Sorell Huxley
Kavaliro Julian Sorell HUXLEY, FRS (naskiĝis la 22-an de junio 1887 en Londono, mortis la 14-an de februaro 1975 en Londono) estis angla evoluada biologo, humanisto kaj internaciisto. Li estis la unua uzanto/elpensinto de la vorto transhumanismo.
Li estis por la natura selektado, kaj ĉefrolulo pri la evoluada sintezado en la meza 20a jarcento. Li estis la unua Ĝenerala Direktoro de Unesko, sekretario de la Zoologia Societo de Londono, kaj fondanta membro de la World Wildlife Fund (Monda Sovaĝviva Fonduso).
Huxley estis membro de la fama familio Huxley. Lia frato estis la konata verkisto Aldous Huxley, lia duonfrato Andrew Huxley estis biologo kaj ricevinto de Nobelpremio; lia patro Leonard Huxley estis verkisto kaj redaktisto; kaj lia patra avo Thomas Henry Huxley estis amiko kaj subtenanto de Charles Darwin kaj propagandanto de evoluado.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en Londono
- Mortintoj en Londono
- Naskiĝintoj en 1887
- Mortintoj en 1975
- Viroj
- Naskiĝintoj la 22-an de junio
- Mortintoj la 14-an de februaro
- Anglaj sciencistoj
- Ĝeneralaj Direktoroj de UNESKO
- Unesko
- Etologoj
- Anoj de la Reĝa Societo de Londono
- Hungaraj akademianoj
- Eŭgenikistoj
- Anglaj agnostikuloj
- Huxley-familio
- Evoluistoj