[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Joseph Fiennes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Fiennes
Persona informo
Joseph Fiennes
Naskiĝo 27-an de majo 1970 (1970-05-27) (54-jaraĝa)
en Salisbury
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Guildhall School of Music and Drama
Bishop Wordsworth's School Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Mark Fiennes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Jennifer Lash (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Sophie Fiennes (en) Traduki, Martha Fiennes (en) Traduki, Magnus Fiennes (en) Traduki kaj Ralph Fiennes Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmreĝisoro
filmproduktoro
teatra aktoro
filmaktoro
voĉaktoro
televida aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1993– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph Alberic Twisleton-Wykeham-Fiennes (/faɪnz/; 27a de Majo 1970), konata kiel Joseph FIENNES, estas angla aktoro de kino, teatro, kaj televido. Li populariĝis ĉefe per roloj en historiaj filmoj.

Ekzemple li ludis la rolojn de William Shakespeare en Shakespeare in Love (1998), pro kiu li estis nomumita por la premio de BAFTA al la Plej Bona Ĉefaktoro kaj al la samkategoria premio de la Actors Guild, de Sir Robert Dudley en Elizabeth (1998), la komisaro Danilov en Enemy at the Gates (2001), Marteno Lutero en Luther (2003), kaj Monsignor Timothy Howard en la dua sezono de la televida serio American Horror Story (2012–2013). Lia ludado kiel komandoro Fred Waterford en la televida serio The Handmaid's Tale (2017–2021) estis nomumita por la premio Primetime Emmy por elstara duaranga aktoro en drama serio en 2018.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Joseph Fiennes en la angla Vikipedio.