Jorge Semprún
Jorge SEMPRÚN Maura (Hispana prononco: [ĤORĥe semPRUN]; 10-a de decembro 1923, Madrido – 7-a de junio 2011, Parizo) estis hispana verkisto kaj politikisto, kiu loĝis en Francio kaj verkis ĉefe franclingve.
Semprún kreskis en burĝa, maldekstre-liberala familio en Madrido. Lia patrina avo kvinfoje estis ĉefministro sub reĝo Alfonso la 13-a . Post eksplodo de la Hispana Enlanda Milito la familio fuĝis al Nederlando, post la venko de la faŝistoj sub Francisco Franco komence de 1939 al Parizo, kie Semprún abienturiĝis kaj ekstudis filozofion. En 1941 li aliĝis al la komunista rezistada organizo Organisation Francs-tireurs et partisans kaj poste membriĝis en la Hispana Komunista Partio (PCE). Laborante subgrunde kontraŭ la germanaj okupantoj li estis arestita de Gestapo kaj deportita al koncentrejo Buchenwald. Tie li aliĝis al la enkoncentreja komunista rezistado.
De 1953 ĝis 1962, sub la Franco-reĝimo, Semprún vivis sekrete en Hispanio kaj laboris kiel organizanto por la ekzilita komunista partio de Hispanio, sed en 1964 li estis elpelita pro „partio-damaĝa konduto“. Post la morto de Franco kaj ŝanĝo al demokrata registaro, li fariĝis hispania kulturministro de 1988 ĝis 1991 en la registaro de Felipe González.
Li estis la scenaristo por du sinsekvaj filmoj de la greka film-reĝisoro Costa-Gavras, Z (1969) kaj La Konfeso (1970), kiuj pritraktas la temon de politika persekutado. En 1977 li ricevis la Premion Planeta pro sia romano Autobiografía de Federico Sánchez.
Pro sia scenaro por Z, Semprun estis kandidatigita por la Oskar-premio. En 1994 li ricevis la pacpremion de la germana librokomercistaro (Friedenspreis des Deutschen Buchhandels). 1996, li fariĝis la unua nefranca aŭtoro elektita en Akademio Goncourt, kiu ĉiujare aljuĝas renoman literatur-premion.
Jorge Semprún mortis la 7-an de junio 2011 en Parizo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Jorge Semprún en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- literaturo de kaj pri Jorge Semprún[rompita ligilo] en la katalogo de Bibliothek Instituto Cervantes Berlin Arkivigite je 2011-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Jorge Semprún ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Naskiĝintoj en Madrido
- Naskiĝintoj en 1923
- Mortintoj en 2011
- Viroj
- Naskiĝintoj la 10-an de decembro
- Mortintoj la 7-an de junio
- Franclingva literaturo
- Hispanlingva literaturo
- Politika literaturo
- Hispanaj scenaristoj
- Hispanaj verkistoj
- Hispanaj ministroj
- Hispanaj komunistoj
- Rezisto kontraŭ la naziismo
- Franca rezistado
- Pacpremio de la germana librokomercistaro
- Premiitoj per premio Femina