Jorat-Menthue
Jorat-Menthue | |
---|---|
Blazono de Jorat-Menthue | |
Radioelsendilo Sottens, komunumo Jorat-Menthue | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Centro de Vaŭdo |
Geografia situo | CH1903: 543751 / 164261 (mapo)46.6272222222226.7041666666667Koordinatoj: 46° 38′ N, 6° 42′ O; CH1903: 543751 / 164261 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1358 |
Areo | 17,65 km² |
Alteco | 813 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1041 Montaubion-Chardonney 1058 Villars-Tiercelin 1059 Peney-le-Jorat 1061 Villars-Mendraz 1062 Sottens |
Komunumkodo | 5804 |
Situa mapo de Jorat-Menthue | |
Jorat-Menthue estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 358 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012. La ĉefloko de la komunumo estas Sottens.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Jorat-Menthue situas en la Vaŭda Mezlando en oriento de la regiono Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud) sur la molasaj montetoj nomitaj Jorat ĉe la supra parto de la rivero Mentue, kiu formas ĝian okcidentan komunumolimon, proksimume 5 kilometrojn nordnordoriente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 4 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Echallens. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chardonney, Montaubion, Montmeillan, Peney-le-Jorat, Sottens, Villars-Mendraz kaj Villars-Tiercelin, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,65 km², de kiuj 34,8% estas kovritaj de arbaro, 58,6% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Jorat-Menthue limas en nordo al Montanaire, en nordoriento al Moudon, en oriento al Hermenches, en sudoriento al Corcelles-le-Jorat, en sudokcidento al Froideville, en okcidento al Poliez-Pittet, kaj en nordokcidento al Montilliez.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Jorat-Menthue situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas diversaj konektaj vojoj ek de ĝiaj najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 4 kilometrojn sude de la komunumo apud Laŭzano. Pere de la poŝtaŭtolinio de Echallens al Thierrens kaj de Froideville al Thierrens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Jorat datiĝas el la jaro 1140 kiel Jurat. [3]
La nuna komunumo Jorat-Mentue estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2011 per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Montaubion-Chardonney, Peney-le-Jorat, Sottens, Villars-Mendraz kaj Villars-Tiercelin.[4]
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefa vidindaĵo sur la teritorio de la komunumo Jorat-Mentue estas la sendoturo de la franclingva nacia radiosendilo Sottens. Al la fondintoj de radio Sottens cetere apartenis la esperanto-pioniro Edmond Privat.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Jorat
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Olivier Frédéric Dubuis: Jorat-Menthue en Historia Leksikono de Svislando (2007-02-13)
- ↑ Fonto: Marianne Stubenvoll: Villars-Tiercelin en Historia Leksikono de Svislando (2013-02-27)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Jorat-Menthue – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Peney-le-Jorat, komunumo Jorat-Menthue
-
Villars-Mendraz, komunumo Jorat-Menthue
-
Chardonney, komunumo Jorat-Menthue
-
Montaubion, komunumo Jorat-Menthue
|