John Turturro
John Turturro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
John Turturro | |||||
Naskiĝo | 28-an de februaro 1957 (67-jaraĝa) en Broklino | ||||
Lingvoj | angla • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Usono Italio vd | ||||
Alma mater | Yale School of Drama Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio ĉe Nova Paltz Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Nicholas Turturro (en) vd | ||||
Edz(in)o | Katherine Borowitz (en) (1985–) vd | ||||
Infanoj | Amedeo Turturro (en) , Diego Turturro (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro televida aktoro reĝisoro filmproduktoro voĉaktoro teatra aktoro scenaristo ĝenra aktoro filmreĝisoro verkisto teatra reĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1980– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Big Lebowski ❦ Barton Fink ❦ Quiz Show ❦ The Night Of ❦ Transformers vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John Michael TURTURRO ([t|ər|ˈ|t|ʊər|oʊ] kaj en itala [turˈturro]; 28a de Februaro, 1957) estas usona aktoro kaj filmisto. Li estas konata pro siaj variaj kompleksaj roloj en sendependaj filmoj. Li aperis en ĉirkaŭ ses dek filmoj kaj laboris ofte kun la fratoj Coen, Adam Sandler, kaj Spike Lee. Li ricevis premion Emmy kaj nomumojn por kvar Premioj Screen Actors Guild kaj por tri Oraj Globoj.
Li ricevis sian karieran elrompon per Five Corners (1987). Li aktoris en la filmoj de Spike Lee nome Do the Right Thing (1989), Mo' Better Blues (1990), Jungle Fever (1991), kaj Clockers (1995). Li stelulis ankaŭ en la filmoj de la fratoj Coens nome Miller's Crossing (1990), Barton Fink (1991), pro kiu li ricevis la premion al la Plej Bona Aktoro en la Cannes Kinfestivalo, The Big Lebowski (1998), kaj O Brother, Where Art Thou? (2000). Li stelulis ankaŭ en Fearless (1993), Quiz Show (1994), kaj Gloria Bell (2018). Li ludis la rolon de Seymour Simmons en la filmoserio Transformers (2007–2017) kaj de Carmine Falcone en la filmo The Batman (2022).
Li reĝisoris kvin filmojn, Mac (1992), Illuminata (1998), Romance and Cigarettes (2005), Fading Gigolo (2013), kaj The Jesus Rolls (2020).