Johann Lorenz Bausch
Johann Lorenz Bausch | |||||
---|---|---|---|---|---|
kunfondinto de la Akademio Leopoldina | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de septembro 1605 en Ŝvajnfurto | ||||
Morto | 17-an de novembro 1665 (60-jaraĝa) en Ŝvajnfurto | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiala urba kuracisto vd | ||||
| |||||
unua prezidanto de la Akademio Leopoldina | |||||
Dum | 1652–1665 | ||||
Sekvanto | Johann Michael Fehr | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johann Lorenz BAUSCH [JO:han LO:renc BAŬŜ] (naskiĝis la 30-an de septembro 1605 en Schweinfurt, mortis la 17-an de novembro 1665 en sia hejmurbo) estis kuracisto de la libera regna urbo Schweinfurt en la Sankta Romia Imperio. La 1-an de januaro 1652 li estis unu el kvar fondomembroj de la Akademio Leopoldina, aŭ Academia Imperialis Leopoldina Naturae Curiosorum genannt. Tiutempe jam ekde 1603 ekzistis en Italio la Nacia Akademio de Linkoj (Accademia Nazionale dei Lincei); poste estis fonditaj la Reĝa Societo de Londono en Anglio (1660) kaj en Francio la Académie des sciences (1666). Do la akademio Leopoldina estas la dua plej aĝa kontinue aktiva scienca akademio tutmonde. Dum la unuaj 14 jaroj de ĝia ekzisto, de 1652 ĝis inkluzive 1665, Johann Lorenz Bausch estis la unua akademia prezidanto. Post lia morto la posteno estis transprenita de lia kolego Johann Michael Fehr, same fondomembro, kiu prezidis la akademion pliajn 20 jarojn ĝis inkluzive 1686.
La 1-an januaro 1652, Bausch estis unu el kvar fondomembroj de la Akademio Leopoldina, tiam je la latina nomo Academia Imperialis Leopoldina Naturae Curiosorum. Tiutempe jam ekde 1603 ekzistis en Italio la Nacia Akademio de Linkoj; poste estis fonditaj la Reĝa Societo de Londono en Anglio en 1660 kaj en Francio la Akademio de Sciencoj en 1666. Do la akademio Leopoldina estas la dua plej aĝa kontinue aktiva scienca akademio tutmonde.
Dum la unua 14 jaroj de sia ekzisto, de 1652 ĝis inkluzive 1665, Bausch estis la unua akademia prezidanto. Post lia morto transprenis la postenon lia kolego Johann Michael Fehr, same fondomembro, kiu prezidis la akademion pliajn 20 jarojn ĝis inkluzive 1686.