[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Jakobo de Nisibis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Jakobo de Nisibis
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 299 (0299-11-30)
en Nusaybin
Morto 30-an de novembro 337 (0337-11-30) (38-jaraĝa)
en Nusaybin
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pastro Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Relikvujo de Sankta Jakobo de Nisibis.

Sankta Jakobo de Nisibis (Nisibis 270-341) ankaŭ konata kiel Jakobo la granda estis siria religiulo. Li naskiĝis en Nisibis ankaŭ konata kiel Antiokio de Migdonio, urbo de Mezopotamio ĉe la persa limo, kiu hodiaŭ portas la nomon de Nusaybin.

Li elektis la vivon de soleco kaj asketismo en la montoj, dormante en la arbustoj dum la plej granda parto de la jaro kaj serĉante rifuĝon en kavernoj en la plej severaj vintraj monatoj. Teodoreto de Ciro atribuas al li la potencojn de profeto kaj aliajn miraklajn potencojn[1].

Poste li predikis en Persio kaj reveninte li estis nomumita episkopo de Nisibis kaj forlasis la solecon kaj translokiĝis al la urbo, sed daŭrigis malfacilan oferon. Li estis la bonfaranto de la malriĉuloj, gardanto de la vidvinoj kaj orfoj, kaj protektanto de la malsanuloj. Inter ili, Efren, kiu estis forpelita el la domo de sia patro, kiam li rifuzis partopreni en la idolaj praktikoj de sia patro, kaj trovis Jakobon.

La libro Menaea de la grekoj atribuas al li multajn paganajn konvertiĝojn. Genadio de Marsejlo diris ke li suferspertis persekutojn de la posteuloj de Diokleciano. Li ĉeestis la Koncilion de Niceo en 325 kaj estis unu el la partianoj de la Kunsubstancigo, kaj li ankoraŭ aperas kiel subskribinto antaŭ la koncilio de Antioĥio en 341[2].

Estis probable ke en 338 kiam la persa reĝo Sapor la 2-a sieĝis Nisibis kaj la defendo estis kuraĝigita de episkopo Jakobo kaj li supreniris al la muroj por preĝi. Tiam multaj insektoj atakis la persajn ĉevalojn kaj devis ĉesigi la sieĝon. Tio estas konsiderata respondo al la preĝoj de Jakobo.

Probable, li mortis proksimume tri jarojn poste (ĉirkaŭ 341 aŭ 342) kvankam Dionizio, patriarko de la jakobitoj, en sia siria Kroniko, skribis pri la jaro 338.

La martirologio de la romiaj kristanoj estas memorfestita la 15-an de julio, en la greka menologio la 31-an de oktobro, ĉe la sinaksario de la maronitoj la 13-an de januaro kaj en la kopta eklezia libro la 18 de la monato Tibi.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Our Patron Saint James of Nisibis. Armenian Apostolic Church
  2. St. James (Jacob) bishop of Nisibis, July 15. Syriac Orthodox Church of Antioch: Archdiocese of the Western U.S.