Jack Vance
Jack VANCE (esperantigite Ĝak VANS; naskiĝis kiel John Holbrook VANCE la 28-an de aŭgusto 1916 en San-Francisko, Kalifornio, mortis la 26-an de majo 2013 en Oakland, Kalifornio[1]) estis usona verkisto de fantasta kaj sciencfikcia literaturo.
Li deĵoris en la usona komerca maristaro dum la dua mondmilito kaj poste vivtenis sin per diversaj laboroj — inter ili, konstrui sian propran domon kaj ludi ĵaz-muzikon. Feliĉe por ni, li ankaŭ decidis ekprovi sin kiel aŭtoro, kun ja tre plena sukceso. Li tuj fariĝis tiom fama, ke anstataŭ devi ĉiam reklami sin ĉe literaturaj kunvenoj kaj ekspozicioj, li ĝuis la liberon loĝi kviete kun la edzino kaj filo en okcidenta Kalifornio, lasante ke nur la verkoj reprezentu lin. Por tia talentulo kia li, tio sufiĉis. Ĝis nun, li jam verkis pli ol sepdek du librojn (romanoj kaj novelaroj) kaj cent du novelojn, gajnante plurfoje la unuan premion (i.a. Hugo, Nebula kaj Edgar) en diversaj literaturaj kampoj.
Bone konata ankaŭ pro liaj kontribuoj en la ĝenroj de mistero, hororo kaj fantasto, li aparte famis pro multaj verkoj scienc-fikciaj. En tiu ĉi ĝenro, oni nomis lin la Majstro de l’ Fremdeco. Li gajnis tiun titolon pro sia kutimo, ne simple ornami nuntempecajn homojn per estontecaj iloj kaj cirkonstancoj, sed elkrei tute novajn, neniam antaŭe imagitajn politikojn, ekonomiojn, morojn, sociojn, kulturojn, artojn. En tio, li estis vera pioniro. Lia genio montriĝis per tio, ke li apenaŭ bezonis priskribi nehomajn speciojn kun ekzotikaj korpoformoj. Ne, tute male. En multaj liaj verkoj, leganto trovas tian mondon, en kiu la homoj mem ofte fremdas multe pli ol povus eĉ la plej ŝlima, multokula insektulo.
Profunde elpensitaj, liaj rakontoj kondukas leganton en tute neatenditan mondon jam plenan de ĝia propra, tute aparta historio. Li koloris siajn kulturojn ĝis eĉ la plej malgranda detalo per mirinde bildopentra stilo. Ŝajnas tiel, kvazaŭ li ja rakontis pri iu jam reala lando. Tiom versimilaj estas liaj mondoj, ke leganto povas eĉ senti sian propran fantazia. Rigardante supren de la fina paĝo, oni trovos nur grizecon en la reala mondo. Leginte ion ajn de li, oni suferos kiel drogulo. Tuj komencos sopiro por biso kiu neniam fados. Por tio, la sola kuraco estas plonĝi refoje en la vastajn universojn de la plej supera majstro-imagisto, Ĝak VANS.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Pluraj verkoj, kun permeso aĉetita de la aŭtoro. Tradukis Ĝan Ŭesli Starling ĉe Eldonejo Mistera Sturno.
- Asutroj. Tradukis Eugen Fabian.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tamen alternativaj naskiĝdatoj 1916 kaj 1920 estas okaze cititaj.