Józef Hofmann
Józef Hofmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Józef Kazimierz Hofmann |
Aliaj nomoj | Michel Dvorsky |
Naskiĝo | 20-an de januaro 1876 en Krakovo |
Morto | 16-an de februaro 1957 (81-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) |
Lingvoj | pola • angla |
Ŝtataneco | Usono Pollando |
Familio | |
Patro | Kazimierz Hofman |
Infano | Josef Anton Hofmann (en) |
Okupo | |
Okupo | pianisto universitata instruisto scenaristo komponisto inventisto |
Józef Kazimierz Hofmann (naskiĝis la 20-an de januaro 1876 en Krakovo, mortis la 16-an de februaro 1957 en Los-Anĝeleso) − pola inventisto, pianisto, komponisto kaj pedagogo loĝanta dum pluraj jaroj en Usono.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Lia patro Kazimierz estis komponisto, dirigento kaj pianisto, kaj la patrino Matylda Pindelska - kantistino. Józef Hofmann[1] tre frue komencis lerni fortepianon. 8-jara jam ludis antaŭ varsovia aŭskultantaro, en la aĝo de 10 jaroj ludis ĉe aŭskultantaro de multaj eŭropaj landoj, kaj unu jaron poste en Usono. En 1887 koncertis 52 foje dum 10 semajnoj, sed proteste de New York Society for the Prevention of Cruelty to Children, pro timo pri lia sano devis rompi sian muzikvojaĝon. Tiam iris al Berlino, kie danke al stipendio de Alfred Corning Clark studis en la jaroj 1888-1894. En 1894 gajnis en Hamburgo la unuan premion en la konkurso nome de Anton Grigorjeviĉ Rubinŝtejn, kies disĉiplo estis. Post la sukceso koncertis en skandinavaj landoj, Anglio kaj Rusio. Ĉiujare koncertis en Usono, kies civitaneco ricevis en 1926. En 1924 fondis Curtis Institute of Music en Filadelfio, kiun gvidis ĝis 1938.
Hofmann estis ankaŭ komponisto (pseŭdonomo Michel Dvorsky). Pianistan karieron finis la 19-an de januaro 1946 en Carnegie Hall. Dufoje edziniĝinta. Kun la unua edzino Maria Eustis havis filinon, kun la dua Betty Short tri filojn.
Inventaĵoj
[redakti | redakti fonton]Li estas konata de pluraj eltrovaĵoj ĉefe pri aŭtomobiloj kaj fortepiano. Patentis ĉirkaŭ cent, i.a. glacoviŝilon kaj aparaton por mezuri tuŝ-forton de pianisto.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Jan Żdżarski, Józef Hofmann. Geniusz zapomniany. Dzieciństwo i młodość (Józef Hofmann. Forgesita geniulo. Infaneco kaj juneco), Eldonejo STO, Bielsko-Biała 2002, Ruch Muzyczny (Muzika Movado) nr-o 6, la 21-an de marto 2004
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jean-Pierre Thiollet, 88 notes pour piano solo, "Solo nec plus ultra", Neva Editions, 2015, p.50. ISBN 978 2 3505 5192 0.