Irkut
Irkut | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 488 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Rusio |
Regionoj | Burjatio |
Irkut (ruse Иркут) estas rivero en Burjatio kaj Irkutska provinco (Rusio), maldekstra alfluanto de Angara.
Ĝia longo estas 488 km (kun rivero Nigra Irkut (ruse: Чёрный Иркут), kaj akvokolektejo 15 000 km²[1].
Geografio
[redakti | redakti fonton]La rivero fontas ĉe monta punkto Nuhu-Daban (ruse: Нуху-Дабан) en Orienta Sajano (ruse: Восточный Саян) je alteco 1875 m super nivelo de maro, elfluis el lago Ilĉir (ruse: Ильчир). Post kunfluo kun Meza Irkut kaj blanka Irkut oni nomigas ĝin kiel Irkut, antaŭ la kunfluo ĝi nomiĝas Nigra Irkut (ruse: Чёрный Иркут). Enfluas en rivero Angara ĉe urbo Irkutsk.
La rivero ekglaciiĝas en fino de oktobro kaj degelas en fino de aprilo aŭ komenco de majo. La rivero kovriĝis per glacio dum 150—180 tagoj. Provizo de la rivero estas per neĝo (precipe per altmonta neĝo) kaj per pluvo. La akvokolekto areo de la rivero estas 15780 km. La mezjaro trafluo de la rivero ĉe enfluejo estas 140 m³/s.
La meza multjara trafluo de la rivero estas 142 m³/s. La plej grandan trafluon observas en julio - aŭgusto kaj la malplej grandan trafluon observas dum monatoj februaro - marto.
La rivero estas flosigebla kaj oni uzas ŝin por akvo turismo. Laŭ ŝia akvonomo nomiĝis la centro de provinco.
Loĝataj punktoj
[redakti | redakti fonton]Loĝataj punktoj ĉe rivero estas: Mondi (ruse: Монды), Mojgoti (ruse: Мойготы), Turan (ruse: Туран), Guĵiri (ruse: Гужиры), Tori (ruse: Торы), Dalahaj (ruse: Далахай), Ŝuluta (ruse: Шулута), Tibelti (ruse: Тибельти), Ŝamanka (ruse: Шаманка), Moti (ruse: Моты), Vvedenŝĉina (ruse: Введенщина), Pionersk (ruse: Пионерск), Baklaŝi (ruse: Баклаши), Smolenŝĉina (ruse: Смоленщина), Maksimovŝĉina (ruse: Максимовщина), Irkutsk.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Река Иркут. Государственный водный реестр. Alirita 2013-11-17 .