Hunor Pál
Aspekto
Pál Hunor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1976 (48-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Rumanio Hungario |
Alma mater | Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat (–2007) |
Okupo | |
Okupo | aktoro skulptisto |
PÁL Hunor[1] [pa:l] estas rumanuja hungara aktoro kaj skulptisto pri lignoj naskita en Târgu Mureş la 16-an de majo 1976.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Hunor Pál apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li maturiĝis en liceo en Sângeorgiu de Pădure, poste li studis muzikpedagogion kaj finis en la aktorfako en 2007 de la Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat de Târgu Mureş. Li ludis ekde tiam en la la hungarlingva teatro Nagyváradi Állami Színház Szigligeti Társulat de Oradea. En 2014 li venis en Hungarion kaj membriĝis en Teatro Csokonai (Debrecen). Li komencis okupiĝi ankaŭ pri skulptado kaj ekde 2017 li ekspoziciis. Li ricevis hungaran premion en 2012.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: La komedio de eraroj - policano
- István Örkény: Macskajáték – Józsi
- Albert Szirmai–Andor Gábor: Mágnás Miska - grafo Mixi
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Gyuri (kelnero)
- Sofoklo: Reĝo Edipo - koruso
- Jean Racine: Fedro (dramo) - Hippolytos
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Kossuth papja (2015) - Sándor Arany
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo[1][2]
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiala paĝo Arkivigite je 2022-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
- roloj