Hofen SH
Hofen | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio | |
Kantono | Ŝafhaŭzo |
Komunumo(j) | Thayngen |
Geografia situo | CH1903: 692805 / 293202 (mapo)47.7827777777788.6769444444444Koordinatoj: 47° 47′ N, 8° 41′ O; CH1903: 692805 / 293202 (mapo) |
Areo | 1,05 km² |
Alteco | 474 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8242 |
Hofen estis ĝis la 31-a de decembro 2008 komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 138 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007 kaj estas la plej malgranda komunumo de la kantono. Ekde la 1-a de januaro 2009 Hofen estas parto de la komunumo Thayngen.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Hofen situas en la regiono de la montarĉeno Randen en la nordo de Kantono Ŝafhaŭzo ĉe la germana landlimo.
Najbaraj komunumoj kaj lokoj
[redakti | redakti fonton]Hofen limis ĝis la komunuma kunfandiĝo en nordo kaj oriento al la germana komunumoTengen (Baden-Virtembergo), en sudo al Bibern, en sudokcidento al Opfertshofen kaj en nordokcidento al Altdorf.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Hofen estas per lokaj aŭtobusoj de Verkehrsbetriebe Schaffhausen ligita kun Thayngen kaj Ŝafhaŭzo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Hofen datiĝas el la jaro 1258. En mezepoko la plej multaj bienoj en Hofen apartenis al la Monaĥejo Sankt-Georgen en Stein ĉe Rejno. En 1538 tiujn bienojn akiris la urbo Ŝafhaŭzo. En la 19-a jarcento Hofen estis regita de Bibern. En 1861 Hofen disiĝis de Bibern kaj fariĝis aŭtonoma politika komunumo.
Komunuma kunfandiĝo
[redakti | redakti fonton]Per la publika baloto de dimanĉo la 17-an de aŭgusto 2008 la kvin aŭtonomaj komunumoj Thayngen, Altdorf, Bibern, Hofen kaj Opfertshofen akceptis la kunfandiĝon de iliaj komunumoj kun efiko je la 1-a de januaro 2009. La nova komunumo Thayngen havas proksimume 5000 loĝantojn. Kiel konsekvenco Hofen ekde la 1-a de januaro 2009 ĉesis ekzisti kiel aŭtonoma politika komunumo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Hofen
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|