Hindia otido
Hindia otido | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Hindia otido (Ardeotis nigriceps) estas birdo el la familio de Otidedoj kiuj troviĝas en Barato -ĉefe en okcidenta parto- kaj eble en Pakistano.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Estas granda birdo - 122 cm la masklo kaj 92 cm la femalo; tiu pezas ĉirkaŭ 18 kg-, bruna dorse kaj blanka ĝenerale kaj ĉefe sube, sed en tiu otido ambaŭ koloroj estas pli puraj kaj videblaj ol en aliaj samfamilianoj. Krome ili havas nigrajn kreston kaj antaŭajn pintoflugilojn.
Ambaŭ seksoj estas similaspektaj sed maskloj havas pli grandan kreston kaj larĝan nigran strion trabruste.
Bredado
[redakti | redakti fonton]Nestoj troviĝas surplanke kaj maskloj ne partoprenas kovadon aŭ zorgadon. Ununura ovo estas demetata de la ino. La idoj restas ĉe patrino ĝis la venonta reprodukta sezono.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiuj orientalisaj birdoj loĝas en sekegaj aŭ sekaj herbajoj. Ili manĝas skarabojn, saltulojn, semojn kaj sekajn fruktojn.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]La loĝantaro estas supozata ĉirkaŭ malpli ol 1,000 birdoj. La ĉefa minaco estas malpliigo de medio. Tiu birdo troviĝas en barataj ŝtatoj Raĝastano kaj Madhja Pradeŝ. Rifuĝejoj Gatigaon kaj Karera en Madja Pradeŝ havis iam similan loĝantaron sed nuntempe ne tiom en rifuĝejo Karera en Ŝivpuria distrikto. Eta loĝantaro de tiu specio ankoraŭ loĝas ĉe rifuĝejo Nanaj ĉe Solapuro en Maharaŝtro.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Ardeotis nigriceps. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ARKive - bildoj kaj fimoj de Hindia otido (Ardeotis nigriceps) Arkivigite je 2006-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine