High Noon
Precize tagmeze | |
---|---|
Gary Cooper en High Noon | |
filmo | |
Originala titolo | High Noon |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 7-a de julio 1952 |
Daŭro | 85 minutoj |
Ĝenro | vakera filmo |
Kameraado | Floyd Crosby |
Buĝeto | Usona $750.000 |
Reĝisoro(j) | Fred Zinnemann |
Produktisto(j) | Stanley Kramer Carl Foreman |
Scenaro | Carl Foreman |
Laŭ la verko de | John W. Cunningham |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Kansaso • Nov-Meksiko |
Muziko de | Dimitri Tiomkin |
Ĉefrolantoj | Gary Cooper Grace Kelly Lloyd Bridges Katy Jurado Thomas Mitchell Ian MacDonald |
Produktinta firmao | United Artists |
Distribuo | United Artists |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko por Dramo aŭ Komedio • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
High Noon (anglalingve por Precize tagmeze) estas vakera filmo ("vesterno") el 1952, kaj la plej ŝatata filmo de Prezidanto Bill Clinton. Ĝi rakontas laŭ reala tempo pri usona marŝalo, kies nova edzino estas kvakerino, kaj kiu devas kontraŭi rondon da murdistoj nursole. Ĝi estas konsiderata de filmkritikistoj kiel unu el la plej bonaj ekzemploj de vesternoj, kaj montras tiom, kiom sukcesas atingi unu kuraĝa homo, eĉ tute sola kaj sen la subteno de la socio. Ĝi gajnis kvar Akademiajn Premiojn, kaj kandidatiĝis por pliaj tri, inkluzive de la premio por la plej bona filmo.
La filmo estis direktita de reĝisoro Fred Zinnemann, eble tiam disputebla elekto, ĉar la produktistoj estis malcertaj, ĉu aŭstra judo kapablas direkti tian filmon. Zinnemann estis forte influita de la libroj de Karl May, kiujn li legis dum infanaĝo.
Aperas en la filmoj steluloj Gary Cooper, Grace Kelly kaj multaj aliaj.
High Noon estis elektata de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.