Herato
Herato | |||||
---|---|---|---|---|---|
Herato (2009)
| |||||
urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Afganio | ||||
Provinco | provinco Herato | ||||
Distrikto | Distrikto Herato | ||||
Fondita | 7-a jarcento antaŭ Kristo | ||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 349 000 | ||||
Loĝdenso | 3 890 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 21′ N, 62° 11′ O (mapo)34.3562.183333333333Koordinatoj: 34° 21′ N, 62° 11′ O (mapo) | ||||
Alto | 920 m [+] | ||||
Areo | 143 km² (14 300 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+4:30 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Herat [+] | |||||
Herato (perse هرات) estas grava urbo en la okcidenta Afganio, en la samnoma provinco Herato.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 556 205 loĝantoj sur areo de 143 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 890 loĝantoj/km².
Ĝi situas en la valo de la rivero Hari, kiu fluas de la montoj de centra Afganio al la dezerto Karakumo, en Turkmenio. Ĝi estas la tria plej granda urbo de Afganio, kun preskaŭ 400mil loĝantoj. La ĉefaj loĝantoj estas taĝikoj, kiuj parolas la persan lingvon, simile al la persoj el orienta Irano.
Situante en kultivebla teritorio, Herato estas vaste konata pro sia vino. Temas cetere pri tre antikva urbo, riĉa je historiaj konstruaĵoj, kvankam ĉi tiuj multe difektiĝis dum la lastaj jardekoj pro militaĵoj kaj malsufiĉa prizorgado. La urbon superregas la restaĵoj de citadelo konstruita de Aleksandro la Granda. Dum la mezepoko Herato iĝis fariĝis unu el la plej gravaj urboj de Ĥorasano, kaj estis konata kiel la Perlo de Ĥorasano.
Herat situas laŭ antikvaj komercaj vojoj inter Mezoriento, Centra kaj Suda Azio. La vojoj de Herato al Irano, Turkmenio, Mazar-e Ŝarif kaj Kandaharo estas daŭre strategie gravaj. La urbo ankaŭ estas enirejo de Afganio al Irano, kaj pro tio kolektas la plej altan kvanton da doganaj enspezoj por Afganio.[1]
Klimato
[redakti | redakti fonton]Kvankam Herat estas proksimume 240 metrojn malpli alta ol Kandaharo super marnivelo, la somera klimato estas malpli varma kaj ĝenerale pli agrabla. De majo al septembro, vento el nordokcidento frapas la urbon kun granda forto.
La vintro estas milda; neĝo kutime ne kolektiĝas, sed tuj fandiĝas, kaj eĉ sur ĉirkaŭurbaj montoj ne restas longe.
Transportado
[redakti | redakti fonton]Per aviadilo
[redakti | redakti fonton]Per trajno
[redakti | redakti fonton]En 2007, Irano kaj Afganio fine subskribis interkonsenton pri la establo de rela servo inter la du landoj. La konstruo de la fervojo de Khaf (Irano) al Herato, entute longa 191 kilometrojn, estas en progreso sur la irana flanko de la landlimo [2]. Ankaŭ ekzistas projekto pri plilongigo de la fervojo en Afganion, al Sher Khan Bandar.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Urbaj distriktoj
[redakti | redakti fonton]- Ŝahr-e Naŭ (nova urbo)(Urbocentro)
- Ŭelajat (Oficejo de la guberniestro)
- Kol-Ordue (sidejo de la armeo)
- Farka (sidejo de la armeo)
- Darŭaze Ĥosh (feliĉa pordego)
- Ĉaharsu
- Pol-e rangine (ponto de rangine)
- Sufi-abad (lando de sufistoj)
- New-abad
- Pul-e malaan
- Taĥte Safar
- Hoŭz-e-Karbas
- Baramaan
- Darŭaze-je Kandahar (pordego de Kandaharo)
- Darŭaze-je Irak (pordego de Irako)
- Darŭaze Az Kordestan (pordego el Kurdistano)
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Citadelo de Aleksandro la Granda
- Mosallah
- Antikva fortikaĵo de Herato
Museoj
[redakti | redakti fonton]- Nacia Muzeo de Herat
- Muzeo Jihad
Tombejoj
[redakti | redakti fonton]- Tombejo de la Reĝino Goharshad
- Tombejo de Jami
- Tombejo de khaje Qaltan
- Tombejo de Merwais Sadeq
Moskeoj
[redakti | redakti fonton]- Masjid-e Jame (Moskeo de la Vendredo)
- Gazargah Sharif
- Khalghe Sharif
- Shah Zahdahe
Parkoj
[redakti | redakti fonton]- Park-e Taraki
- Park-e Millat
- Khane-ye Jihad Park
Stadionoj
[redakti | redakti fonton]Universitatoj
[redakti | redakti fonton]Historiaj minaretoj
[redakti | redakti fonton]El la pli ol dekdu minaretoj kiuj iam ekzistis en Herat, pluraj falis pro milito kaj neglektado dum la 20-a jarcento. Hodiaŭ, strata trafiko estas la plej grava minaco por la restantaj turoj: aŭtomobiloj kaj kamionoj forte skuas iliajn fundamentojn, veturante en la stratoj kiuj ĉirkaŭas la plej antikvan urboparton. Gravuloj de Unesko kaj lokaj aŭtoritatoj estas laborantaj por stabiligi la Kvinan Minareton.
Famaj loĝantoj de Herato
[redakti | redakti fonton]- Khwajah Abdullah Ansari, fama perslingva poeto de la 11a jarcento
- Ĝami, fama perslingva sufiisma poeto de la 15-a jarcento
- Mir Ali Shir Nava'i, fama poeto kaj politikisto de la Timurida epoko
- Ustād Kamāl ud-Dīn Behzād, la plej granda de la mezepokaj persaj pentristoj
- Gowharšād, edzino de Shāhrūkh Mīrzā
- Mīrzā Husseyn Bāyqarāh, Imperiestro de la Timurida dinastio el Herato
- Shāh Abbās La Granda, Imperiestro de Persio sub la Safavidoj
- Latif Nazemi, fama poeto de modernaj tempoj
- Mowlānā Fayzānī, fama reformisto kaj filozofo de la 20-a jarcento
- Estasīr Jān Ṣabūrī, fama komponisto kaj kantisto
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Tombejo de Merwais Sadeq
-
Strato en Herato
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://news.bbc.co.uk/2/hi/south_asia/8180832.stm
- ↑ Fervoja Gazeto: Estas malfermiĝanta Afgania komercvojo al Irano. Arkivita el la originalo je 2009-01-16. Alirita 2009-12-01.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Heratonline.com: informoj kaj novaĵoj pri Herat Arkivigite je 2016-08-25 per la retarkivo Wayback Machine
- www.herat.co.uk Arkivigite je 2010-01-14 per la retarkivo Wayback Machine