Haedo
Aspekto
Haedo estas urbo kaj fervoja stacio situanta en la partio Morón, provinco Bonaero, Argentino. La origino, kresko kaj disvolviĝo de la urbo rilatas al ties dekomence fervoja funkcio kaj al kreado de fervojaj atelieroj. Eĉ la nomo devenas el iama funkciulo pri fervojoj.[1]
La areo estas de 6,11 km² kaj la loĝantaro de 38.068 personoj en 2001, tio estas 13% malpli ol en 1991. Tio igas ĝin la 4a unuo plej loĝata de la partio, el kiu ĝi reprezentas 12% de la totalo.
Estas altlernejoj, grava biblioteko, alternativa radio kaj aliaj servoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Municipio de Moron / La Ciudad / Localidades. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2014-06-08.
Ekŝteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Haedo en la reto Arkivigite je 2014-12-19 per la retarkivo Wayback Machine "Haedo en la web" estas retejo por informaro pri Haedo en Internet.
- Oeste Hoy.com Novaĵoj de Zona Oeste Arkivigite je 2014-06-01 per la retarkivo Wayback Machine