Gubernio Muharrako
Gubernio Muharrako | ||||
---|---|---|---|---|
Gubernio | ||||
Flago | ||||
gubernio de Barejno [+] | ||||
Lando | Barejno | |||
Supermara alteco | 3 m [+] | |||
Koordinatoj | 26° N, 51° O (mapo)26.2550.616666666667Koordinatoj: 26° N, 51° O (mapo) | |||
Ĉefurbo | Muharrako | |||
- koordinatoj | 26° N, 51° O (mapo)26.2550.616666666667Koordinatoj: 26° N, 51° O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 57 km² (5 700 ha) [+] | |||
Areo | 57 km² (5 700 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 263 373 [+] (2020) | |||
ISO 3166-2 | BH-15 | |||
|
||||
Gubernio Muharrako | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
La gubernio Muharrako (arabe محافظة المحرق, Muḥāfaẓat al-Muḥarraq, angle Muharraq Governorate) estas unu el la kvar gubernioj de Barejno kaj ĝi estas la dua plej granda gubernio en Barejno post la ĉefurba. Temas pri dense loĝata teritorio. La gubernio kaj ĝia ĉefurbo Muharrako situas en malsama insulo kiu same nomiĝas Muharrako, kaj ĝi estas konektita al la ĉefa insulo de Barejno per tri pontoj kiuj estas ponto de Ŝejĥ Hamad, ponto de Ŝejĥ Isa Ben Salman kaj ponto de Ŝejĥ Ĥalifa Ben Salman.
Muharrako estas grava ĉar ĝi enhavas Barejnon Internacian Flughavenon (la sola flughaveno en Barejno). Ĝi ankaŭ enhavas historian kaj arkeologiajn lokojn en ĉiuj ĝiaj vilaĝoj. Salman Ben Issa Ben Hendi estas la nuna reganto de gubernio, kaj lia deputito estas Sultan Ben Ali Alsulejti.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]La dokumentita historio de la insulo komenciĝis en la 1-an jarcento kiam la Grekoj kutimis nomi Barejnon "Tajlos" post la alveno de ŝipoj de la navigisto Nirĥus (greke Nearĥos) kiu malkovris Barejnon (realigante la ordonojn de Aleksandro la Granda). Tajlos estis la centro de perlo-komerco en ĝia areo dum tiu tempo. Kiam Barejno estis nomita Tajlos, Muharrako estis nomita Arados.[2]