Guaza de Campos
Guaza de Campos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34306 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 57 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 8′ N, 4° 55′ U (mapo)42.133055555556-4.9097222222222Koordinatoj: 42° 8′ N, 4° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 770 m [+] | ||
Areo | 32,34 km² (3 234 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guaza de Campos [+] | |||
Guaza de Campos [GŬAza deKAMpos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 58 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 540 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 42 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Limas norde kun Boadilla de Rioseco, oriente kun Mazuecos de Valdeginate, Frechilla kaj Autillo de Campos, sude kun Villarramiel kaj okcidente kun Herrín de Campos (Valladolid).
La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte apartenanta al la Reto Natura 2000.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La plej frua dokumento konata en kiu aperas la nomo de Guaza datas de la jaro 963, en ĝi iu Ferdinandus Avol Haceves donacas posedaĵojn en tiu loko al la monaĥejo de Sahagún.
Ĝi apartenis al la Ordeno de Santiago el 1199 ĝis Karolo la 1-a vendis ĝin en 1542 al Don Pedro de Zúñiga, markizo de Águila-Vente, unuigante la senjorlandon kun tiu de la Duko de Abrantes, kio restis ĝis la fino de la Hispana Milito de Sendependigo.
La loĝloko iĝis municipo kun la nomo Guaza kaj en la censo de 1842 ĝi havis 130 domojn kaj 676 lokanojn.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, fonto, ktp.