Gradefes
Gradefes | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 944 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 37′ N, 5° 14′ U (mapo)42.623838888889-5.2263388888889Koordinatoj: 42° 37′ N, 5° 14′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 851 m [+] | ||||
Areo | 205,86 km² (20 586 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gradefes [+] | |||||
Gradefes [graDEfes] estas municipo en la oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la centroriento de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cañizal de Rueda, Carbajal de Rueda, Casasola de Rueda, Cifuentes de Rueda, Garfín, Gradefes, Mellanzos, Nava de los Caballeros, Rueda del Almirante, San Bartolomé de Rueda, San Miguel de Escalada, Santa Olaja de Eslonza, Valdealcón, Valdealiso, Valduvieco, Villacidayo, Villanófar, Villarmún kaj Villarratel.
Ĝi okupas totalan areon de 205,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 925 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 4 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 36 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Estis kaj restas du gravaj ge-monaĥejoj, nome Monaĥinejo Santa María de Gradefes kaj Monaĥejo San Miguel de Escalada.
La Monaĥinejo havas romanikan preĝejon, klostron ktp. Ĝi estis fondita en la 12-a jarcento kaj trapasis gravajn historiajn okazaĵojn; nun la monaĥinoj blogas interrete.
La Monaĥejo havas mozarabajn elementojn, estis fondita en la 10-a jarcento, eble rilate al reloĝado, uzante materialojn el romianoj kaj visigotoj. Lastatempe la regiona registaro helpis la restaŭradon de la konstruaĵaro.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de la Monaĥejo San Miguel de Escalada.
-
Romiaj kolonofustoj ĉe la Monaĥejo San Miguel de Escalada.
-
Mozarabaj hufarkoj ĉe la Monaĥejo San Miguel de Escalada.
-
Visigotaj tomboŝtonoj reuzitaj ĉe la Monaĥejo San Miguel de Escalada.
-
Romanika ampleksigo ĉe la Monaĥejo San Miguel de Escalada farita en la 11-a jarcento.
-
Interno de la Monaĥejo San Miguel de Escalada.
-
Preĝejo de Garfín.
-
Forno ĉe Garfín.
-
Sunhorloĝo ĉe Garfín.
-
Nava de los Caballeros
-
Ruinoj de la Monaĥejo San Pedro de Eslonza ĉe Santa Olaja de Eslonza
-
Valdealcón