Gimnazio franciskana (Bozen)
La Franciskana gimnazio de Bozen (germane: Franziskanergymnasium Bozen, itale: Liceo dei Francescani di Bolzano) estas fare de la franciskanoj organizata, ŝtata agnoskita gimnazio en Bozen, Sudtirolo. Ĝi troviĝas rekte en la urba kerno.
Historio
[redakti | redakti fonton]La per kortega dekreto de imperiestrino Maria Tereza en la 20.10.1780 starigita lernejo deziritis fare de la urbaj konsilantoj. La estradon, kies anoj rezidis en la t.n. Castiol-domo, transprenis la franciskanoj.[1] Dum la bavaria okupado de Tirolo la gimnazio ŝanĝitis malaltrangigite inter 1810 kaj 1815 je malhumanisma lernejo kaj la frokuloj tuj ekmalrajtis docenti. Pro spacomalabundo konstruitis inter 1853–1855 nova ejo en la proksima Weggenstein-strato.
Kiam dum la jaroj de Kulturbatalo la lernejo reŝtatigitis, la tirola franciskana provinco fondis en la jaro 1872 novan privatan gimnazion kiu baldaŭ ankaŭ agnoskitis fare de la ŝtato. Sub la lernejestro kaj konata natursciencfakulo patro Vinzenz Maria Gredler realiĝis en 1882 la nova konstruaĵo laŭ planoj de la bozen-a ĉefarkistekto Sebastian Altmann kiu harmoniu arĥitekture al la konvento franciskana; ĝi pligrandigitis fare de la ĉefkonstruisto Johann Bittner. Dum la lastaj tri jaroj de la Dua mondmilito ĉia instruado ĉesis. Pro la malkresko de la nombro de ordenanoj ĝenerale hodiaŭ estas la plejmulto instruistara laika. Ĝis la lerneja jaro 1989/90 la lernejo akceptis nur knabojn. Ekde 1995 lernejestras Wolfgang Malsiner estante la unua malordenano tiufunkcie.[2] Inter 2002 kaj 2005 estis alikonstruoj kaj alveno de nova gimnastikejo subtera.
Biblioteko
[redakti | redakti fonton]La biblioteko, pli konkrete la Profesora biblioteko enhavas ĉ. 70 milojn da aĵoj.[3][4] Troviĝas en ĉi verkoj el ĉiuj fakoj kaj la plej malnovaj datumas el la frua 16-a jarcento. Speciala kolekto-fokuso estas de aferoj rilataj al Tirolo. En la kuro de la tempo la libronombro danke al pluaj aĉetoj, donacoj, postlasitaĵakiroj ja kreskiĝis.[5] Krom la menciita Profesora biblioteko ekzista ankaŭ moderna porlernanta kun pli ol 7.700 objektoj.[3]
Elstaruloj rilataj al la franciskana gimnazio
[redakti | redakti fonton]- Simon Aichner
- Konrad Beikircher
- Gerhard Brandstätter
- Siegfried Brugger
- Lutz Chicken
- Eduard Egarter Vigl
- Alexander von Egen
- Josef Ferrari
- Robert von Fioreschy
- Max von Fioresi-Weinfeld
- Helmut Gadner
- Armin Gatterer
- Vinzenz Maria Gredler
- Heiner Gschwendt
- Albert Paris Gütersloh
- Paul Maria Hafner
- Christoph Hartung von Hartungen
- Hans Heiss
- Klaus Peter Heiss
- Franz Huter
- Rupert Huter
- Albert Jäger
- Wolfgang Kofler
- Christoph Kohl
- Franz Friedrich Kohl
- Paul Köllensperger
- Egon Kühebacher
- Alexander Langer
- Nikolaus von Lutterotti
- Benno Malfèr
- Oswald Marchesani
- Herbert Mayr
- Florian Menz
- Karl Nicolussi-Leck
- Josef Noldin
- Michael Nothdurfter
- Hannes Obermair
- Günther Pallaver
- Julius Perathoner
- Markus Perwanger
- Hans Piffrader
- Bruno Platter
- Johannes Raffl
- Gottfried Riccabona
- Alois Riehl
- Luis Sand
- Peter Sandrini
- Johann Baptist Schöpf
- Josef Schwarz
- Ignaz Seelos
- Joseph Streiter
- Otto Tiefenbrunner
- Albert von Trentini
- Johann Nepomuk von Tschiderer
- Max Valier
- Beda Weber
- Hans Widmann
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 200 Jahre Franziskanergymnasium Bozen 1781–1981. Festschrift zum 200jährigen Bestehen des Franziskanergymnasiums in Bozen. Bozen: Athesia 1981.
- ↑ Geschichte des Franziskanergymnasiums Arkivigite je 2020-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ 3,0 3,1 Angelika Pedron, Reinhard Pichler, Manfred Schmidt: Die Bibliothek des Bozner Franziskanergymnasiums. Erschließung Historischer Bibliotheken in Südtirol (EHB), volumo 12. Provinz Verlag, Brixen 2018.
- ↑ Felicitas Noeske: "Die Bibliothek des Bozner Franziskanergymnasiums"
- ↑ [1]