Gilles Clément
Gilles Clément | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gilles Clément | |||||
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1943 (81-jaraĝa) en Argenton-sur-Creuse | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto inĝeniero-agronomo botanikisto romanisto ĝardenisto entomologo Pejzaĝarkitekto eseisto vd | ||||
Laborkampo | Pejzaĝarkitekturo kaj plantoscienco vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Parko André Citroën ❦ Parc Matisse ❦ Jardins de Valloires ❦ Domaine du Rayol vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gilles Clément (naskiĝis en 1943 en Argenton-sur-Creuse (en departemento de Indre, Francio) estas ĝardenisto, pejzaĝisto, botanikisto, entomologo kaj verkisto.
Li estas ankaŭ ĝardena inĝeniero kiu instruas en la nacia pejzaĝa lernejo de Versailles. Li verkis teorion pri la «planeda ĝardeno» kaj la koncepton de la mova ĝardeno. Tiu praktiko estas fondita sur la observaĵo ke ĝardeno ne estas fiksa. Anstataŭ kantonmenti la kreskaĵojn en precisa loko, oni devas lasi ilin «redesegni» ĉiutempe la ĝardenon kiu hodiaŭ ne havas la saman aspekton ol hieraŭ kaj morgaŭ. Ankaŭ li estas favora al la miksaĵo de la specioj. Pli ĝenerale, li enigi la tutmondiĝon en la «planediĝo» de la tero kvazaŭ ĝardeno, t.e. kiel loko de vivo. Li diris: «Mi volus montri la ekstreman diversecon de ekzistaĵoj kiuj estas sur la tero».