General Berthelot (Hunedoara)
General Berthelot | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Hunedoara | |
Alinome | Alsófarkadin (hungare), Unterwolfsdorf (germane), Fărcădinul de Jos (de 1919 al 1923), Unirea (de 1965 al 2001) | |
Iama hungara departemento | Hunyad | |
Situo | 45° 37′ N, 22° 53′ O (mapo)45.61333333333322.887777777778Koordinatoj: 45° 37′ N, 22° 53′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 347 m | |
Poŝtkodo | 337235 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 896 (en 2011) | |
– vilaĝo | 239 (en 2011; 256 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 91740 | |
General Berthelot [ĝeneral bertelo] (hungare: Alsófarkadin) estas komunumo en Rumanio okcidente de Hațeg. En 1910 ĝi havis 379 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1956 459 (rumanoj). La unua skriba mencio estas el 1411. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Crăguiș, Fărcădin, Livezi kaj Tuștea, kun kiuj ĝi parte kunkonstruiĝis.
Post la unua mondmilito la rumanaj gereĝoj donacis al la franca generalo Henri Mathias Berthelot (1861–1931) terenon ĉe la vilaĝo, pro la meritoj de Francio pri la liberigo de Rumanio. En 1923 la loka konsilio decidis ŝanĝi la nomon de la vilaĝo (tiam Fărcădinul de Jos) al General Berthelot. En 1965 la komunisma registaro ŝanĝis la nomon al Unirea (unuiĝo). En 2001 loka referendumo decidis reŝanĝon al General Berthelot. La ŝanĝo okazis la 7-an de decembro 2001, je la 140-a naskiĝdata reveno de Berthelot.
Berthelot heredigis bienon sur sia tereno al la Rumana Akademio kun la direktivo uzi la renton por stipendioj al juna rumanaj oficiroj por studi en la armea akademio de Nancy.
La iama vilao de Henri Berthelot estas nun centro pri daŭriva evoluo de la Hațeg-a regiono (45° 36′ 48.5″ N 22° 53′ 6.0″ O / 45.613472 °N, 22.885000 °O (mapo)).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2015-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Henri Berthelot
-
Vilao de Henri Berthelot
|