El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gastono de Francio
franca princo
Ceteraj titoloj
duko de Anĵuo , grafo de Eu , grafo de Blois , duko de Orléans kaj duko de Chartres
Persona informo
Gaston de France
Naskiĝo
25-an de aprilo 1608 (1608-04-25 ) en Fontanbelo
Morto
2-an de februaro 1660 (1660-02-02 ) (51-jaraĝa) en Kastelo de Blois
Tombo
Baziliko de Saint-Denis vd
Religio
katolika eklezio vd
Lingvoj
franca vd
Ŝtataneco
Francio vd
Subskribo
Familio
Dinastio
Burbona dinastio de Francio vd
Patro
Henriko la 4-a vd
Patrino
Maria de Mediĉo vd
Gefratoj
Izabela de Burbono , Henrietta Maria de Francio , Kristino de Francio , Katerino Henrikino de Bornono , Cezaro, Duko de Vendôme , Nikolao Henriko, Duko de Orleano , Ludoviko la 13-a , Antoine de Bourbon (en) , Jeanne-Baptiste de Bourbon , Henriko de Borbono, Duko de Verneuil kaj Alexandre de Vendôme (en) vd
Edz(in)o
Marguerite of Lorraine (en) (1632–) Marie de Bourbon, Duchess of Montpensier (en) (1626–) vd
Amkunulo
Louise Roger (en) (1639–1640) vd
Infanoj
Anne Marie Louise d'Orléans (mul) ( Marie de Bourbon, Duchess of Montpensier (en) ) Jean Gaston, Duke of Valois (en) ( Marguerite of Lorraine (en) ) Marie Anne d'Orléans (en) ( Marguerite of Lorraine (en) ) Françoise Madeleine d'Orléans (en) ( Marguerite of Lorraine (en) ) Marguerite Louise d'Orléans (en) ( Marguerite of Lorraine (en) ) Élisabeth Marguerite d'Orléans (en) ( Marguerite of Lorraine (en) ) Louis d'Orléans, count of Charny (en) , bastarda infano ( Louise Roger (en) ) vd
Profesio
Okupo
aristokrato politikisto vd
vd
Fonto: Vikidatumoj
Gaston de Francio
Gaston Jean Baptiste de Francio (franclingve Gaston de France ), grafo de Orléans , kelkfoje alinomita Gaston de Orléans (naskiĝis en 1608 en Fontainebleau - mortis en 1660 en Blois ) estis franca princo el la burbona branĉo de la Kapetidoj .
Li estis la tria filo de la franca reĝo Henriko la 4-a kaj de Maria de Mediĉo , kaj la pli juna frato de la estonta Ludoviko la 13-a . Gaston unue ricevis la titolon de duko de Anĵuo . Sekve, li fariĝis grafo de Eu , grafo de Blois , duko de Orléans kaj duko de Chartres (1626 ).
Gaston estis klera, sagaca sed ankaŭ malpersistema kaj mallaborema. Dum sia tuta vivo li manovris en la reĝa kortego, unue kontraŭ la kardinalo Richelieu , sekve kontraŭ la kardinalo Mazarin . Liaj konspiroj, tamen, ĉiam malsukcesis, precipe pro manko de politika volo. Gaston plejofte denuncis siajn kunkulpulojn kaj kaŭzis iliajn ekzekutojn.
Je la fino de sia vivo, Gaston ankaŭ partoprenis la Frondon : tial Mazarin ekziligis lin al lia kastelo de Blois en 1652 , kie li mortis en 1660 .