[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Fuzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fuzio, aŭ sintezo, estas la procezo kunigi du aŭ pli distingajn unuojn en novan tuton. La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) aparte elstarigas du signifon, unue nuklea fuzio kaj due la juran kaj ekonomikan signifon de "kunfandiĝo de kompanioj",[1] kvankam analogie ankaŭ povas temi pri kunfandiĝo de aliaj administraj unuoj, ekzemple urboj, komunumoj, distriktoj ktp, aŭ pri de asocioj, organizaĵoj, societoj aŭ simile.

Fuzio ankaŭ povas rilati al:

Scienco kaj teknologio

[redakti | redakti fonton]
  • Nuklea fuzio, multoblaj atomkernoj kombinantaj por formi unu aŭ plurajn malsamajn atomkernojn kaj subatomajn partiklojn
    • Fuzia energio (d:Q641442), elektroproduktado uzante kontrolitajn nukleajn fuziajn reagojn
    • Malvarma fuzio (d:Q180381), hipotezita speco de nuklea reago kiu okazus ĉe aŭ proksime de ĉambra temperaturo
  • Varmfandado (d:Q5693277), velda procezo por kunigi du pecojn de termoplasta materialo

Biologio kaj medicino

[redakti | redakti fonton]
  • Duorela fuzio (d:Q4913931), la kogna procezo de kombinado de la aŭdaj informoj ricevitaj de ambaŭ oreloj
  • Duokula fuzio, la kogna procezo en duokula vidkapablo de kombinado de la vidaj informoj ricevitaj de ambaŭ okuloj
  • Ĉelfuzio (d:Q56592403), procezo en kiu pluraj ununukleaj ĉeloj kombiniĝas por formi plurnuklean ĉelon
  • Genfuzio, genetika evento kaj molekula biologia tekniko - rezultiĝas kunfandita geno (d:Q1108970)
  • Membranfuzio aŭ iom pli longe Lipida dutavola fuzio (d:Q6556360), parto de pluraj ĉelaj procezoj
  • Mjelfuzio (d:Q770609), kirurgia tekniko uzata por kombini du aŭ pliajn vertebrojn
  • Dentofuzio (d:Q3847191), denta anomalio en kiu du dentoj estas kunigitaj

Juro kaj ekonomiko

[redakti | redakti fonton]
  • fuzio de firmaoj, do kunfandiĝo de kompanioj (d:Q1363768) - vidu la aldonan noton tute supre

Pliaj signifoj

[redakti | redakti fonton]

Kompreneble ankaŭ estas grafikaj, artaj, komputilaj, financaj kaj aliaj ekonomikaj kaj administraj signifoj, kiuj estas bone priskribataj per la ĝenerala difino "la procezo kunigi du aŭ pli distingajn unuojn en novan tuton".

Referencoj

[redakti | redakti fonton]