Flavkoluma klorofonjo
Flavkoluma klorofonjo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavkoluma klorofonjo (sube), ilustraĵo de Joseph Smit, 1886
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Euphonia flavirostris (Sclater, 1861) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flavkoluma klorofonjo (Chlorophonia flavirostris) estas birdospecio de la familio de Fringedoj (iam en Traŭpedoj) kaj genro de Klorofonjoj, kiu enhavas buntkolorajn speciojn ĉefe verdajn kaj ĉefe en supraj partoj kun flavaj subaj partoj kaj bluaj kapomarkoj.
Tiu specio havas verdajn kapon kaj suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn kaj kolumon, kio nomigas la specion en la komuna nomo, dum la latina scienca nomo flavirostris aludas al “flava beko”, kvankam tipe ĝi estas ruĝa; tamen en komencaj priskriboj aperis tia. Tia nomo donus en Esperanto Flavbeka klorofonjo. Beko kaj kruroj estas ruĝaj, dum rimarkindas helflava okulringo kontrasta en verda kapo.
Ĝi troviĝas en Kolombio, Ekvadoro kaj Panamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Chlorophonia flavirostris[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|