[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Fabero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fabero
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 112  (2023) [+]
Loĝdenso 75 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 46′ N, 6° 38′ U (mapo)42.763055555556-6.6280555555556Koordinatoj: 42° 46′ N, 6° 38′ U (mapo) [+]
Alto 676 m [+]
Areo 54,47 km² (5 447 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fabero (Provinco Leono)
Fabero (Provinco Leono)
DEC
Situo de Fabero
Fabero (Hispanio)
Fabero (Hispanio)
DEC
Situo de Fabero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fabero [+]
vdr

Fabero [faBEro] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Fabero estus etimologie rilatebla al Fazeolejo. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Bárcena de la Abadía, Fabero, Fontoria, Lillo del Bierzo, Otero de Naraguantes kaj San Pedro de Paradela, okupas totalan areon de 54,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 4 346 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 4 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, akirinte 7 000 dum la unua duono de la jarcento pro industria disvolvigo. Ĝi distas 130 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Fabero ekde 1020 dependis de la monaĥejo de San Andrés de Espinareda, kio pluis ĝis la 19-a jarcento. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo, brutobredado kaj forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, preĝejoj, piedirado). Sed ĉefe minado de karbo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]