El Tocuyo
El Tocuyo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3018 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 41 327 (2001) [+] | ||||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 9° 47′ N, 69° 48′ U (mapo)9.7822222222222-69.793055555556Koordinatoj: 9° 47′ N, 69° 48′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 616 m [+] | ||||
Areo | 2231 km² ( 223 100 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo El Tocuyo [+] | |||||
El Tocuyo [toKUjo], fondita kiel Nuestra Señora de la Pura y Limpia Concepción de El Tocuyo,[1] estas urbo de Venezuelo, ĉefurbo de la municipo Morán, subŝtato Lara.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Situa sur fekunda valo, ĉirkaŭata de montetoj, tiu urbo troviĝas ĉe la nordaj deklivoj de Andoj.
El Tocuyo troviĝas je averaĝa alteco de 620 msm kaj ties klimato klasiĝas kiel kserofila. La jara precipitaĵo ne superas 600 mm. Ĝi estas trapasata de la Rivero Tocuyo kiu nomigas la urbon kies signifo, laŭ fakuloj, estas «Fumo de jukao». Tiu rivero permesas la irigacion de la kultivo de sukerkano en sia valo, kies etendo atingas 20 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis fondita en la 7-a de decembro 1545 de la reĝa funkciulo Juan de Carvajal, kun la nomo «Nuestra Señora de la Pura y Limpia Concepción de El Tocuyo». Tiu urbo krom ties elstareco en la unuaj jaroj de konkistadoroj kaj koloniistoj, havis gravon etendeman, ĉar el tie eliris la diversaj ekspedicioj por loĝigi urbojn de la Provinco Venezuela. Pro tio El Tocuyo estis kromnomita «ciudad madre» (patrina urbo) de Venezuelo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Olier, Janett (Editora). 1995. El Tocuyo 450 años. J & Eme Editores S.A. Maracaibo-Venezuela.
- Troconis de Veracoechea, Hermila. 1984. «Historia de El Tocuyo Colonial», Universidad Central de Venezuela, Ediciones de la Biblioteca, Caracas.
- José Ángel Rodríguez: Alemanes en regiones equinocciales. Calixto Cler declaró en contra de Juan de Carvajal. Alfadil Ediciones. 1999. Caracas. en 2007, ISBN 980-354-071-8. Pág. 49