Ebersbach-Neugersdorf
Aspekto
Ebersbach-Neugersdorf | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Görlitz | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 03586 | |||||
Poŝtkodo | 02730 (Ebersbach) 02727 (Neugersdorf) | |||||
Aŭtomobila kodo | GR | |||||
Oficiala Municipokodo | 14626085 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Verena Hergenröder (senpartia) | |||||
Adreso de la administrejo | Reichsstraße 1 02730 Ebersbach-Neugersdorf | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 11441 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 0′ N, 14° 36′ O (mapo)5114.6Koordinatoj: 51° 0′ N, 14° 36′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 430 m | |||||
Areo | 20,45 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.ebersbach-neugersdorf.de/ | |||||
Ebersbach-Neugersdorf estas urba komunumo en Germanio, kiu ekestis la 1-an de januaro 2011 per kunigo de la antaŭe memstaraj najbaraj urboj Ebersbach kaj Neugersdorf. Ĝi troviĝas en la distrikto Görlitz de la federacia lando Saksio. Fine de 2010, tuj antaŭ la kuniĝo, la urba komunumo Ebersbach havis 7963 loĝantojn, la urbo Neugersdorf 5854: Fine de decembro 2022 la komunumo havis 11 441 loĝantojn.
Ambaŭ urboj, kaj Ebersbach kaj Neugersdorf, dokumente unuafoje menciiĝis en 1306 kaj do havas signifan historion. Jam en 1925 estis planoj administre kunigi la du loĝlokojn, sed praktike la plano tamen nur efektiviĝis en 2011.
-
la baroka luterana kirko en Ebersbach
-
tipa historia domo
-
la plej akvoriĉa el pluraj fontoj de la rivero Spree en Neugersdorf
-
plia fonto de la rivero Spree en Ebersbach
|