Drei Höfe
Drei Höfe | |
---|---|
Blazono de Drei Höfe | |
Aera bildo de Drei Höfe, fotita en aprilo 2014 el balono | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Wasseramt |
Geografia situo | CH1903: 614976 / 222998 (mapo)47.1577777777787.6361111111111Koordinatoj: 47° 9′ N, 7° 38′ O; CH1903: 614976 / 222998 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 726 |
Areo | 4,56 km² |
Alteco | 475 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4558 |
Komunumkodo | 2535 |
Situa mapo de Drei Höfe | |
Drei Höfe estas komunumo en la Distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 726 loĝantojn je la 1-a de januaro 2013.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Drei Höfe situas en la Svisa Mezlando oriente de la flotebenaĵo de la rivero Emme en sudoriento de la soloturna Distrikto Wasseramt. La komunumo konsistas el la setlejoj Heinrichswil, Mösli kaj Winistorf de la iama komunumo Heinrichswil-Winistorf kaj la du setlejoj Hersiwil kaj Rütihof de la iama komunumo Hersiwil.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,56 km², de kiuj 34,6% estas kovritaj de arbaro, 55,1% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Drei Höfe limas en nordo al Oekingen, en nordnordoriento al Horriwil, en nordoriento en unu punkto al Etziken, en okcidentnordokcidento al Aeschi, en oriento al Seeberg (BE), en sudoriento al Hellsau (BE), en sudo al Höchstetten (BE), en sudokcidento al Willadingen (BE), en okcidento al Recherswil, kaj en nordokcidento al Halten.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Drei Höfe situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la vilaĝo kondukas flanka vojo de Oekingen al Winistorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 4 kilometrojn nordokcidente apud Kriegstetten. Per la buslinio n-ro 16 de Aeschi al Kriegstetten la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Sub la vilaĝo Hersiwil pasas tra tunelo la linio de fervojo 2000 de la orient-okcidenta rapidlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Zuriko.
Historio
[redakti | redakti fonton]La hodiaŭa komunumo Drei Höfe estiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2013 per kunigo de la malnovaj komunumoj Heinrichswil-Winistorf kaj Hersiwil.
La iama komunumo Heinrichswil-Winistorf estis kreita la 1-an de januaro 1993 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Heinrichswil kaj Winistorf. Mösli ĝis tiam estis parto de Winistorf. Sub la malnova reĝimo ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Heinrichswil formis komunumon kune kun Hersiwil. Ek de tiam ĝis 1854 ekzistis triopa komunumo Hersiwil-Heinrichswil-Winsitorf. En la jaro 1854 el la tri vilaĝoj fariĝis memstaraj komunumoj.
La unua dokumenta mencio de Heinrichswil datiĝas el la jaro 1317 per mencio de Cristan von Heinrichswile. Kiel parto de la senjorujo Kriegstetten-Halten Heinrichswil kaj Winistorf fariĝis en la jaro 1466 havaĵo de la urbo Soloturno, kiu en 1665 ankaŭ akiris al superan jurisdikcion pri la du vilaĝoj. [3]
La unua dokumenta mencio de Hersiwil datiĝas el la jaro 1324 kiel Hersenwile. Kiel parto de la senjorujo Kriegstetten-Halten Hersiwil fariĝis en la jaro 1466 havaĵo de la urbo Soloturno, kiu en 1665 ankaŭ akiris al superan jurisdikcion pri la vilaĝo. Sub la malnova reĝimo ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Hersiwil formis komunumon kune kun Heinrichswil. Ek de tiam ĝis 1854 ekzistis triopa komunumo Hersiwil-Heinrichswil-Winsitorf. En la jaro 1854 el la tri vilaĝoj fariĝis memstaraj komunumoj. [4]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: [ Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Othmar Noser: Heinrichswil en Historia Leksikono de Svislando (2007-12-05)
- ↑ Fonto: Othmar Noser: Hersiwil en Historia Leksikono de Svislando (2007-12-13)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Drei Höfe Arkivigite je 2016-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Drei Höfe – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Ĉefvojo de Hersiwil
|