Domo de Abbasioj
Aspekto
Domo de Abbasioj | ||
---|---|---|
domego, kultura havaĵo [+] | ||
Koordinatoj | 33° 58′ 35″ N, 51° 26′ 26″ O (mapo)33.97627777777851.440444444444Koordinatoj: 33° 58′ 35″ N, 51° 26′ 26″ O (mapo) | |
Materialo | adobo, briko, gipso [+] | |
Konsekro | 1836 | |
Domo de Abbasioj | ||
Vikimedia Komunejo: Abbasi House [+] | ||
La Domo de Abbasioj estas granda historia doma muzeo en Kaŝano, Irano. Ĝi estis konstruita dum la lastaj jardekoj de la 18a jarcento kaj apartenis al riĉa komercisto de glasoj.[1][2] Ĝi estas parte transformita en te-domon, tradician restoracion kaj malgrandan butikon.[2][3] Aliaj tiaj domoj en Kaŝano inkluzivas la jenajn: la Domo de Boruĝerdioj, la Domo de Tabatabaioj kaj la Domo de Amerioj.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]La Domo de Abbasioj konsistas el pluraj kortoj kaj mult-etaĝaj konstruaĵoj kaj estas ornamita per gipsaj reliefaĵoj, spegulaĵoj kaj vitraloj.[2] Unu el la ĉambroj havas plafonon desegnitan per spegulaj pecetoj por doni la impreson de stelplena ĉielo sub la dumnokta briletado de kandellumo. Sekretaj trapasejoj estis ankaŭ konstruitaj ene de la domo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Ekstera vido en la domon kaj ties centran korton.
-
Vido de la "ejvano" (balkono/teraso) en la domon
-
Ĝardenoj kaj baseno en la centra korto
-
Ekstera vido de la supra etaĝo
-
Ekstera vido al pli malalt-etaĝaj vestibloj
-
Vido de ene de supra-etaĝa ĉambro
-
Supr-etaĝaj ĉambroj
-
Vido de ene de supra-etaĝa kvinporda ĉambro
-
Plafono
-
Ĉizitaj desegnaĵoj sur la eksteraj muroj
-
La centra korto
-
Vitraloj
-
Interna vido al la plafono de la ventkaptilo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Iran's Beauties in Photos: Abbasi House". Tasnim News Agency. 22a de marto 2017.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 "Khan-e Abbasian". Lonely Planet. Alirita la 26an de julio 2018.
- ↑ "Khan-e Abbasian". Lonely Planet. Alirita la 8an de aprilo 2019.