Ditionata acido
Ditionata acido | |||
Kemia strukturo de la Ditionata acido | |||
3D Kemia strukturo de la Ditionata acido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 14970-71-9 | ||
ChemSpider kodo | 25128 | ||
PubChem-kodo | 26985 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Molmaso | 162.14 g mol−1 | ||
Smiles | O=S(=O)(O)S(=O)(=O)O | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R26 | ||
Sekureco | S36 S37 S38 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H314, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P301+330+331, P304+340, P305+351+338, P308+310, P310 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ditionata acido, hidrogena ditionato aŭ H2S2O6 estas neorganika kemia okso-kombinaĵo de sulfuro, preparita nur en akva solvaĵo, kiam ferika oksido trapasas akvan suspensiaĵon sub nulo °C, tiam kiam ruĝa solvaĵo de ferika sulfito unue produktiĝas, kaj sekve ĝi fariĝas palverda solvaĵo de feroza sulfito kaj feroza ditionato:
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]Saloj de ditionata acido nomatas ditionatoj kaj neniu acida salo de tiu acido konatas. Ĉiuj ditionatoj estas facile solveblaj en akvo, ili estas mildaj oksidigantoj kaj moderaj reduktagentoj. La strukturo de la ditionataj jonoj similas al etano, tamen la SO3 grupoj havas tute eklipsitan strukturon. La distanco inter la sulfuratomoj estas 2,15 Å kaj la longo inter la S-O ligoj estas iom mallongaj 1,43 Å.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ditionata acido estas malkovrita de Gay-Lussac kaj Welter, en 1819,[1] per oksidado de sulfita acido kaj mangana dioksido, kie iom da sulfato akompaniĝas. Kvankam la ditionatoj kaj sulfatoj produktiĝas per du sendependaj konkurencaj reakcioj, la ditionata reakcio estas favorata en malalta temperaturo, dum altigo de temperaturo favoras produktadon de sulfato. La plej probabla vojo estas la unua formado de manganika sulfito, kiu sekve malkomponiĝas, donante manganozan sulfiton kaj ditionaton, laŭ analoga maniero al tiu de la priskribita reakcio kun ferika hidroksido.[2]
Sintezo
[redakti | redakti fonton]- Traktado de sulfita acido kaj mangana dioksido:
- Per reakcio de duobla interŝanĝo inter baria ditionato kaj sulfata acido:
- Troo da sulfura dioksido kaj oksigeno en akva solvaĵo:[3]
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]- Ditionata acido malkomponiĝas kiam hejtata:
- Neŭtraliga reakcio de ditionata acido kaj natria hidroksido:
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Sulphur Atomistry
- Encyclopedia.com
- ACS Publications
- Worldcat
- Encyclopedia of the Alkaline Earth Compounds, Richard C. Ropp
- Inorganic Chemistry and Analysis: Problems and Exercises, Arnab Kumar De
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Science-history of the Universe, Francis William Rolt-Wheeler
- ↑ Sulphur Atomistry
- ↑ Publishing