Distrikto Rendsburg-Eckernförde
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Ŝlesvigo-Holstinio |
Administra sidejo: | Rendsburg |
Areo: | 2185 km² |
Loĝantoj: | 278 979 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 125 po km² |
aŭtokodo: | RD (Rendsburg) |
Oficiala kodo: | 01058 |
Situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio | |
La distrikto Rendsburg-Eckernförde - germane Kreis Rendsburg-Eckernförde, dane Rendsborg-Egernførde amt - situas en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Rendsburg. La distrikto kovras areon de 2185 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 278 979 loĝantojn. Laŭ areo, la distrikto estas la plej granda ene de la federacia lando.
Najbaras la distriktoj Schleswig-Flensburg norde, Plön - plus la eksterdistriktaj urboj Neumünster kaj Kijlo (Kiel) - oriente, Segeberg kaj Steinburg sude, kaj Dithmarschen okcidente. En la nordoriento, natura limo de la distrikto estas la Balta Maro.
La distrikto estas la sola de la federacia lando, kiu situas kaj en la regiono Holstinio (la areo de la eksa Duklando Holstinio) kaj en la regiono Suda Ŝlesvigo (la areo de la eksa Duklando Ŝlesvigo, kies norda parto nun apartenas al Danio).
Administra divido
[redakti | redakti fonton]La distrikto konsistas el 14 komunumaroj, en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter, kaj aldone el 6 urboj kaj komunumoj sen ligo al tia komunumaro. Ĉiuj komunumaroj konsistas el pluraj neurbaj kaj parte ankaŭ urbaj komunumoj, kaj kune ofertas grandan parton de la publikaj servoj. Sume en la distrikto ekzistas 165 unuopaj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.
Sendependaj urboj kaj komunumoj:
|
|
Komunumaroj (Ämter) kun unuopaj membraj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj:
* administra centroPartneraj rilatoj
[redakti | redakti fonton]La distrikto havas partnerajn rilatojn interalie kun
- la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de Berlino
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ĝis la jaro 1973 Marienthal
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj) Arkivigite je 2006-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
|