[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Deoria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deoria
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 274509
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 129 570  (2011) [+]
Loĝdenso 8 003 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 30′ N, 83° 47′ O (mapo)26.50166666666783.779166666667Koordinatoj: 26° 30′ N, 83° 47′ O (mapo) [+]
Alto 68 m [+]
Areo 16,19 km² (1 619 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Deoria (Utar-Pradeŝo)
Deoria (Utar-Pradeŝo)
DEC
Situo de Deoria
Deoria (Barato)
Deoria (Barato)
DEC
Situo de Deoria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Deoria, Uttar Pradesh [+]
vdr

Deoria, hindie देवरिया, urdue دیوریا estas urbego en norda Barato, en orienta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Altlernejo en Deoria

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2011 Deoria havis 129 479 da loĝantoj kun legopovo 87%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo. Deoria atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en fino de la 1990-aj jaroj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Deoria situas sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 68 m. super la marnivelo en proksimeco de subŝtato Biharo. Gorakhpur troviĝas 45, Mau 63, Sivan kaj Bagaha 66, Bettiah 72, Azamgarh 77, Ballia 91, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 288 (voje 317), Kolkata 640, tutlanda ĉefurbo Delhio 691, Mumbajo 1410 kilometrojn (aere) [1].

Templo

Deoria iam estis parto de Kosalo - ĉefa centro de la arja kulturo. Baldaŭ ĝi apartenis al pluraj regnoj. La nuna administra divido estiĝis en 1946.

Ekonomio de Deoria baziĝas sur la sukera industrio. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas sukerkanojn, rizojn, fabalojn kaj oleajn semojn.

En Deoria altlernejo funkcias ekde 1912.

En Deoria la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua kaj en:Bhojpuri language. Tiu lasta lingvo praktike estas la gepatra lingvo de la loĝantoj.

La ĉefa religio en Deoria estas hinduismo kun preskaŭ (88%), poste islamo preskaŭ (12%).

Deoria estas konektita rekte fervoje al Gorakhpur kaj Sivan. Du ĉefvojoj kaj kelkaj flankovojoj kuras al tiu urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Gorakhpur.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]