Decembro de 2006
Aspekto
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2006 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum decembro de 2006.
Dimanĉo, 30-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Mortpuno al Saddam Hussein, iama ŝtatestro de Irako, estas plenumita.
Merkredo, 26-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Mortis Ivar Formo, olimpika ĉampiono pri 50-km-a skiado.
- Mortis Gerald Ford, la 38-a usona prezidento.
Mardo, 25-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Mortis James Brown, elstara muzikisto en la stilo de soŭlo.
- Abdullah la 2-a de Jordanio oficiale invitis Maĥmud Abbas kaj Ismail Hanija por repaciga interparolo. Limdato restas nekonata.
Lundo, 24-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]Dimanĉo, 23-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Maĥmud Abbas kaj Ehud Olmert renkontiĝis. Israelo redonas 100 milionojn da rezervitaj usonaj dolaroj al la kontraŭhamasaj fortoj.
Ĵaŭdo, 21-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Egiptio ne plu permesas al Hamas, kunpreni monon tra la limtrapasejo Rafaĥ. Tiel la demokratie elektita Hamas venis sub pli akran financan bojkoton ol antaŭe.
- Mortis Saparmurat Nijazov, dumviva prezidento de Turkmenio, nomita de multaj ekster la lando diktatoro.
Merkredo, 20-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Mortis Piergiorgio Welby, itala malsanulo, luktanto por sia eŭtanazio.
Mardo, 19-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Libia juĝistaro denove mortjuĝas bulgarajn flegistinoj pro disvastigo de aidoso. Multaj landoj protestas oficiale.
- Hungaraj parlamentanoj de EU ekbatalis por rajto skribi anstataŭ la oficiala euro la hungaran version euró. Ili skribis leteron al Jean-Claude Trichet, prezidanto de la Eŭropa Centra Banko, petante lin akcepti la hungaran ortografion, emfazante kulturan diversecon ktp.
- Bertilo Wennergren estis proklamita de la gazeto La Ondo de Esperanto kiel la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.
- Ses-partiaj interparoloj okazis ĉe Pekino.
Lundo, 18-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]Sabato, 16-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]- akraj bataloj en Palestino inter Hamas kaj Fatah, pro atenco kontraŭ Ismail Ĥanije kaj pro la anoncitaj novaj elektoj.
Vendredo, 15-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Zamenhofa tago (147-a naskiĝtago de L. L. Zamenhof), elsendiĝas la lasta elsendo de la Esperanto-redakcio de Radio Polonia el Varsovio.
Merkredo, 13-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Japana ministro pri eksteraj rilatoj Taro Aso relevis demandon pri la sudaj Kurilaj insuloj, kiujn Japanio postulas de Rusio kiel nepran kondiĉon por subskribo de pakto pri repaciĝo. Ekde la fino de la Dua mondmilito la du landoj neniam oficiale konsentis pri paco. Taro Aso proponis al la japanaj parlamentanoj novan aliron al la problemo, nome postuli nur duonon de la antaŭe nomitaj kvar insuloj: Iturupo, Kunaŝiro, Habomai kaj Ŝikotano.
Mardo, 12-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Vatikano anoncas trovon de tombo de Sankta Paŭlo.
Dimanĉo, 10-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Mortas Augusto Pinochet, iama diktatoro de Ĉilio.
Merkredo, 6-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]Lundo, 4-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Abdikis John Bolton, reprezentanto de Usono en UN.
Sabato, 2-a de decembro 2006
[redakti | redakti fonton]- La Junularan Eŭrovido-Kantokonkurson rezulte de telefona voĉdono gajnis ĝemelinoj el Rusio Maŝa kaj Nastja. En la kantokonkurso, kiu okazis en Bukareŝto, partoprenis reprezentantoj de 15 landoj de geografia Eŭropo.
|