Dahuk
Dahuk | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 330 600 (2015) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 51′ N, 42° 59′ O (mapo)36.8542.983333333333Koordinatoj: 36° 51′ N, 42° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 565 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dohuk [+] | |||
Dahuk, laŭ araba lingvo دهوك, laŭ kurda lingvo دهۆک estas kurda urbego, ĉefurbo de Gubernio Dahuk en Aŭtonoma Regiono Kurdistano, en norda Irako. Dahuk estas ankaŭ grava universitata urbo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Supermara alteco: 565 m
- Loĝantaro: 139,587 en 2007 [1]
- Horzono: UTC+3
- Telefonkodo: 062
- Poŝtkodoj: 42001
Geografio
[redakti | redakti fonton]Dahuk etendiĝas en proksimeco de norda fino de rivero Tigriso inter montoj. Mosulo troviĝas 60, Kirkuk 199, Sulejmanijo 263, Ramadi 384, Faluĝa 397, Bagdado 412, Hilla 505, Kut (Irako) 550, Naĝaf 555, Divanija 571, Samava 653, Amara (urbo) 677, Nasirija 713, Basra 837 kilometrojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la nuna loko de Dahuk estis komunumo kun fortikaĵo jam en la pratempoj. Dum historio Dahuk akiris strategiajn poziciojn historie kaj geografie. Inter la 25-a kaj 22-a jarcento a.K. ĝi apartenis ekzemple al sumeroj, asirianoj. Dum etendiĝo de la kristanismo daŭre vivas en la urbo kristanoj. En la meza 7-a jarcento okazis la islama konkero. En 1992 universitato estis fondita, kiun baldaŭ sekvis aliaj universitatoj aŭ altlernejoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Dahuk estas agrikultura urbo, kie oni produktas fruktojn. situas en la okcidenta bordo. La industrio konsistas el tekstila muelilo. Ĝis la militado ekde 2003 la urbego estis populara turisma celo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Dahuk havas trairan vojon, kiu kuras al ĉefvojo Bagdado-Turkio.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Jare pluvas/neĝas en Dahuk po 616 mm. Inter junio-septembro ne pluvas. La averaĝa temperaturo estas 21 C gradoj. Inter novembro-marto malofte iomete frostas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Kareem Findi kurda verkisto kaj ĵurnalisto naskiĝis en Dahuk.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- [2] angle
- mapo, distancoj Arkivigite je 2017-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
- [3] Arkivigite je 2017-07-28 per la retarkivo Wayback Machine