Crivillén
Crivillén | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44557 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 90 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 53′ N, 0° 35′ U (mapo)40.88321-0.57684560000001Koordinatoj: 40° 53′ N, 0° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 774 m [+] | ||
Areo | 42,025069 km² ( 420 2.5 069 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Crivillén [+] | |||
Crivillén [kribiLJEN] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centro de la nordorienta komarko Andorra-Sierra de Arcos, kies komarka ĉefurbo estas Andorra mem.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 101 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipo estas inter Andorra (norde) kaj Ejulve (sude) laŭ la regiona ŝoseo A-1416.
La altitudo de la loĝloko ĉe monteto estas de 774 msm. Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.
Fama skulptisto Pablo Serrano naskiĝis en Crivillén en 1908 kaj li estas konsiderata unu el la hispanaj artistoj plej gravaj de la 20a jarcento.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Crivillén oni malaltiĝis ĝis nunaj 87 loĝantoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo. La tradicia ekonomio de Crivillén dependis historie de la agrikulturo, brutobredado de ŝafoj kaj komerco. Tamen dum la 20-a jarcento la ĉefa ekonomia aktiveco estis bazita sur la karbominado por provizi al proksimaj termoelektraj centraloj, kiuj poste fermiĝis.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la urbodomo, la preĝejo de Sankta Marteno, du ermitejoj, naskodomo de la skulptisto Pablo Serrano Aguilar kaj Centro de Nuntempa Arto Pablo Serrano.