Cercido
Cercido | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Cercido [2] (Cercis)[3] estas holarktisa genro de proksimume 10 specioj en la subfamilio Caesalpinioideae de la familio de fabacoj[1], hejme en mezvarmaj regionoj. Ĝi entenas falfoliajn arbetojn aŭ grandajn arbedojn angle komune sciatajn kiel redbuds (ruĝaj burĝonoj)[4]. Ili estas karakterizitaj de simplaj, rondaj al korformaj folioj kaj rozkolaraj-ruĝaj floroj kiuj estiĝas fruprintempe je nudaj senfoliaj ŝosoj, kaj sur la branĉoj kaj sur la trunko (trunkoflorado). La nomo derivas de la greka vorto κερκις (kerkis) signifante "bobeno de teksisto", kiu estis atribuita far Teofrasto al C. siliquastrum[5].
Cercido-specioj estas uzitaj kiel nutraĵplantoj de la larvoj de iuj lepidoptero-specioj inkluzive de Amphipyra tragopoginis (noktopapilio registrita ĉe orienta cercido). La arboŝelo de ĉina cercido estis uzata kiel seninfektigilo [6].
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Cercis chinensis Bunge – ĉina cercido (Orienta Azio)
- Cercis chingii Chun – ĉing-cercido (Ĉinujo)
- Cercis chuniana F.P.Metcalf ĉun-cercido (Ĉinujo)
- Cercis gigantea ined. – giganta cercido (Ĉinujo)
- Cercis glabra Pamp. – glata cercido (Ĉinujo)
- Cercis griffithii Boiss. – afgana cercido (suda Centra Azio)
- Cercis racemosa Oliv. – grapola cercido (okcidenta Ĉinujo)
- Cercis siliquastrum L. – Judas-arbo aŭ eŭropa cercido (Mediteranea regiono)
- Cercis canadensis L. – orienta cercido (orienta Nordameriko)
- C. canadensis var. canadensis
- C. canadensis var. mexicana (Rose) M.Hopkins – (Meksiko)
- C. canadensis var. texensis (S.Watson) M.Hopkins –
- Cercis occidentalis Torr. ex A. Gray – okcidenta cercido (okcidenta Usono)[4][7].
Ligno
[redakti | redakti fonton]La ligno estas mezpeza, iom fragila, hele sunbrunokolora kun videble larĝa durameno, pli malhele bruna, farbetita ruĝe.
La ligno havas allogan teksturon kaj estas uzata por tornado, por fabrikado de ornamaĵoj kaj por la produktado de lamenoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Cercis siliquastrum infloresko sur matura branĉo
-
Cercis siliquastrum infloresko kaj maljunaj guŝoj
-
Cercis yunnanensis en histokulturo
-
Cercis yunnanensis en histokulturo
-
Cercis yunnanensis en histokulturo
-
Cercidoj en Missouri Botanical Garden
-
Cercis sp. poleno (ne Cercis siliquastrum)
-
Cercis siliquastrum, folioj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Genus: Cercis L.. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture (2011-04-17). Arkivita el la originalo je 2008-10-15. Alirita 2011-09-28 .
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 189
- ↑ Sunset Western Garden Book, 1995:606–607
- ↑ 4,0 4,1 Cercis. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
- ↑ Quattrocchi, Umberto. (2000) CRC World Dictionary of Plant Names Volume I: A-C. CRC Press, p. 485. ISBN 978-0-8493-2675-2.
- ↑ redbud. (2008). In The Columbia Encyclopedia. Retrieved from http://www.credoreference.com/entry/columency/redbud
- ↑ GRIN Species Records of Cercis. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture. Alirita 2011-09-28 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- angle (2002) “Phylogeny and Biogeography of Cercis (Fabaceae): Evidence from Nuclear Ribosomal ITS and Chloroplast ndhF Sequence Data”, Systematic Botany (PDF) 27 (2), p. 289–302.
Arkivigite je 2008-08-30 per la retarkivo Wayback Machine