Cepeda la Mora
Cepeda la Mora | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05132 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 67 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 27′ N, 5° 3′ U (mapo)40.457777777778-5.0483333333333Koordinatoj: 40° 27′ N, 5° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 504 m [+] | ||
Areo | 31 km² (3 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cepeda la Mora [+] | |||
Cepeda la Mora [zePEda laMOra] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Cepeda la Mora estas komprenebla etimologie kiel aludo al relative proksima urbo en la najbara Provinco Salamanko, nome Cepeda, sed kun aldono la Mora (Maŭra) eble alude al montara mezepoka loĝantaro de araboj (mudeĥaroj aŭ moriskoj).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 70 loĝantojn. Ĝi perdis 450 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 47 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Villafranca de la Sierra, Villatoro, Mengamuñoz, Sotalbo, Garganta del Villar, Navalacruz, Navadijos, San Martín del Pimpollar kaj Hoyocasero. La teritorio estas en la supra parto de la valo de la rivero Alberche (suda limo), sur la suda deklivaro de La Serrota.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. El establado de municipa sendependiĝo restis jurisdikcia pilorio, kiu nun videblas kaj antaŭ la urbodomo kaj en la maldekstra duono de la blazono sur blua fono.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).