Centra kanalo (Francio)
Centra Kanalo | |
---|---|
En Saint-Léger-sur-Dheune | |
Origina nomo | canal du Charolais |
Moderna nomo | canal du Centre |
Ĉefa inĝeniero | Émiland Gauthey |
Dato de konstruo | 1784 |
Dato de unua uzo | 1791 |
Dato de kompletigo | 1793 |
Startpunkto | Chalon-sur-Saône |
Finpunkto | Digoin |
Kluzoj | 61 |
Longeco | 112 km |
La Canal du Centre, aŭ Centra Kanalo esperante, estas kanalo en la nordorienta parto de Francio. Ĝi ligas la riverojn Luaro kaj Saono kaj tiel ligas la Atlantikon kun la Mediteranea Maro.
Fizikaj ecoj
[redakti | redakti fonton]La Centra Kanalo estas kanalo kun supra interkluzejo laŭ la normaj Freycinet-dimensioj. Ĝia longeco estas 112,125 kilometroj. Ĝi enhavas 61 kluzojn : 27 laŭ la Luaro deklivo kaj 34 laŭ la Saono.
Ĝi interligas la urbojn Chalon ĉe Saono kaj Digoin. De tie, oni atingas la luaran flankkanalon, kiu superigas la Luaron per kanalponto, ĵus antaŭ ke maldekstre kunfluas la kanalon de Roanne ĝis Digoin. Interdekliva kluzejo en Montchanin ricevas akvon de multaj akvujoj. La kanalo iras laŭ la valo de rivero Thalie de Chalon ĝis Chagny kaj poste laŭiras la valon de rivero Dheune de Chagny ĝis Saint-Julien-sur-Dheune. En Ecuisses, ŝtuparo de kvar kluzoj ebligas kompensi je 17,5 m. Oni malsuprenas al Digoin tra la valo de Bourbince.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Datumbazo Sandre Arkivigite je 2013-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Historio Arkivigite je 2021-01-23 per la retarkivo Wayback Machine