Brugg (distrikto)
Brugg | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Argovio | |
Kantono | Argovio |
Ĉefloko | Brugg |
Geografia situo | CH1903: 657385 / 259452 (mapo)47.4833333333338.2Koordinatoj: 47° 29′ N, 8° 12′ O; CH1903: 657385 / 259452 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 46669 (2009-12-31) |
Areo | 149,31 km² |
Loĝantardenseco | 317 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1904 |
La distrikto Brugg estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 46078 loĝantojn la 31-an de decembro 2008, kiu nombro kreskis al 46669 ĝis la 31-a de decembro 2009. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Brugg.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikton trafluas de okcidento al oriento la rivero Aro kaj ĝian orientan limon formas la rivero Reuss. La du riveroj kunfluas okcidente de la urbo Brugg. La norda parto de la distrikto situas en la Argovia Ĵuraso, kiu formas la limon al Kantono Bazelo Kampara. La distrikto etendiĝas sur areo de 149,31 km².
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La trafika nodo de la distrikto estas la distriktĉefurbo Brugg, tra kiu situas en fervoja triangulo inter Zuriko, Baden kaj Frick AG kun rektaj trajnkonektoj al Zuriko, Bazelo kaj Berno.
La nacia aŭtoŝoseo A3 trapasas la distrikton den nordo al sudo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La hodiaŭa distrikto Brugg fondiĝis post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 kiel distrikto de la nova Kantono Argovio. Ĝi estiĝis per la kunigo de la iamaj distriktoj Bötzberg, Schenkenberg kaj Eigenamt. La regiono estis la pralando de la nobela familio de la Habsburgoj, kiuj estis dum duona jarmilo la regantoj de Aŭstrio.
Komunumoj de la distrikto Brugg
[redakti | redakti fonton]La distrikto Brugg konsistas el 26 komunumoj (stato en 2010).
Kadre de la komunukunigo je la 1-a de januaro 2010 de Hottwil kun Etzgen, Mettau, Oberhofen kaj Wil al la nova komunumo Mettauertal, la komunumo Hottwil, kiu ĝis la 31-a de decembro 2009 ankaŭ apartenis al la distrikto Brugg, transiris al la distrikto Laufenburg, samtempe Umiken estis integrita al Brugg. Jam en la jaro 2006 la antaŭ komunumo Stilli estis integrita al la teritorio de Villigen. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iamaj komunumo Oberbözber, Unterbözber, Linn kaj Gallenkrich estis kunigitaj al la nova komunumo Bözberg. Jen la aktuala komunumlisto:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Auenstein | 1462 | 5,68 | 4091 | |
Birr | 4065 | 5,05 | 4092 | |
Birrhard | 652 | 3,00 | 4093 | |
Bözberg | 1507 | 15,52 | 4124 | |
Bözen | 698 | 3,96 | 4094 | |
Brugg | 10260 | 6,38 | 4095 | |
Effingen | 612 | 6,85 | 4096 | |
Elfingen | 265 | 4,21 | 4097 | |
Habsburgo | 427 | 2,23 | 4099 | |
Hausen | 2881 | 3,21 | 4100 | |
Lupfig | 2080 | 5,15 | 4104 | |
Mandach | 310 | 5,54 | 4105 | |
Mönthal | 412 | 3,94 | 4106 | |
Mülligen | 932 | 3,16 | 4107 | |
Oberflachs | 480 | 3,38 | 4109 | |
Remigen | 1027 | 7,87 | 4110 | |
Riniken | 1411 | 4,76 | 4111 | |
Rüfenach | 869 | 4,17 | 4112 | |
Scherz | 617 | 3,30 | 4113 | |
Schinznach-Bad | 1239 | 1,90 | 4114 | |
Schinznach-Dorf | 1646 | 8,91 | 4115 | |
Thalheim | 739 | 9,92 | 4117 | |
Veltheim | 1396 | 5,24 | 4120 | |
Villigen | 1967 | 11,21 | 4121 | |
Villnachern | 1486 | 5,75 | 4122 | |
Windisch | 6658 | 4,91 | 4123 | |
Totale (29) | 46078 | 145,15 | 1904 |
Iamaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Gallenkirch (nun Bözberg) | 142 | 1,37 | 4098 | |
Linn (nun Bözberg) | 138 | 2,54 | 4103 | |
Oberbözberg (nun Bözberg) | 482 | 5,45 | 4108 | |
Unterbözberg (nun Bözberg) | 725 | 6,11 | 4119 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retpaĝo de la distriktoficejo Brugg Arkivigite je 2011-07-31 per la retarkivo Wayback Machine
|
|