Bombakacoj
Aspekto
Bombakacoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bombaka floro
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La bombakacoj (Bombacaceae) estas diktrunkaj, tropikaj arboj.
- Bombako estas arboj kun palmataj folioj kaj fruktoj enhavantaj semojn ordinare kotonecajn
- baobabo (Adansonia digitata) estas tre diktrunka (kelkfoje 9-metra diametro) , vast-branĉara arbo de la afrikaj savanoj. Frukto estas kukumsimila, kapsuleca, grizbruna, ligneca, ĝuebla, ĝis duonmetr-longa, 15 cm larĝa, kun multaj brunaj grajnoj kaj acidete dolĉa karno, el kiu oni povas prepari refreŝigan trinkaĵon.
- Ceiba
- Kapok-arbo (Ceiba pentandra) estas granda falfolia arbo kun 5-9-fingraj folioj kaj grandaj infloreskoj de blankaj floroj kaj kun kapsuloj enhavantaj multajn, flavajn oleoriĉajn grajnojn kaj sur la interna surfaco de ovario silkobrilajn, ofte flavecajn harojn, utiligitajn kiel remburaĵo por kusenoj, matracoj, naĝozonoj. Tiel nomiĝas ankaŭ parencaj arboj kun planta lanugo (specioj de Ceipa kaj Bombax). (La planta lanugo, prenita el la kapsuloj de kapokarbo kaj parencaj arboj nomatas kapoko).