Bisse
Bisse [biŝe], germane Bissing estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 14 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.9087/18.2609
- Loĝantaro: 250
- Poŝtkodo: 7811
- Telefonprefikso: 72
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sub monto nomata Tenkes [tenkeŝ] 408 m-ojn alta, fine de sakovojo. Bisse havas nur 3 stratojn. Siklós troviĝas 8, Harkány 9, Kozármisleny 17, Villány 19, Pécs 24, Bóly 26 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Onidire komence peĉenegoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1290 laŭ tiama ortografio "Bysse". Inter 1918-1921 la serboj okupis Bisse-n. Vilaĝservoj estas junulara klubo, biblioteko, migra poŝto.
Laŭ priskribo de Elek Fényes: Bisse estas hungara vilaĝo en departemento Baranya kun 350 kalvinanaj, 5 judaj loĝejoj. Estas kalvinana paroĥa preĝejo. La grundo estas unuklasa; vino, ligno sufiĉas. Terposedanto estas grafo Batthyány. Lasta poŝto funkcias en Siklós.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- fundamente mezepoka kalvinana preĝejo (Bisse) de 1805
- katolika preĝdomo omaĝe al Rita de Cascia
- fiŝkaptista lago
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En 1903 naskiĝis ministrestro Ferenc Nagy (politikisto)